La pithos (greke πίθος Pithos), pluralo pithoi (πίθοι pithoi ), estas granda rezervujo de antikvo, ekzemple, por vino, oleo kaj cerealoj, kiuj estis produktitaj tra la Mediteranea kultura areo, precipe sur la insuloj de la Egea Maro kaj Kreto. La produktado de tiaj ĝis homgrandaj vazoj aŭ kruĉoj postulis specialan lertecon de la potisto.

Kreta pithos kun ŝnur-okuloj el la 15-a jarcento aK, Knossos

Pithos estas granda (foje eĉ pli ol homo-alta), dikmura, ventra rezervujo el argilo, simila al amforo, sed plej ofte kun plata fundo, kiu ofte havas transport-okulojn en la supra duono. Oni tiris tra tiuj ŝnurojn, tiel la pithos iĝis movebla. Ties surfaco povas esti glata aŭ desegnita en malsamaj koloroj kaj strukture arita. Kolore ekizas pithoi de flavgriza, sablokolora, bruna ĝis ruĝ-okra. La pentrita pithoi de la Minoa civilizo (Kamares-stilo) montras fiŝojn.

Pithoi estis ankaŭ uzita en funebro (infana skeleto de Kritsa), sed la ĉefa estis rezervado en ili olivoleo, akvo, mielo, salo kaj greno.