Pitono (mitologio)

granda serpento de helena mitologio

Laŭ la helena mitologio, Pitono (el la greka Πύθων, «putrado») estis la ktonia drako de Delfo, ĉiam prezentata en greka skulptaĵo kaj ceramikaĵo kun serpenta formo[1]. Ŝi estis filino de Geo, la Tero, kaj naskiĝis el la koto restanta post la diluvo[2][3]. Tamen, kelkaj versioj priskribas Pitonon kiel vira drako, kvankam la Homera Himno al Apolono kaj diversaj artaĵoj identigas ŝin al Eĥidno, duon-serpenta virino aŭ Drakajno kiu pariĝis kun la monstra Tifeo.

Pitono
mita serpento • rolulo de helena mitologio
Informoj
Patrino Geo
vdr
Apolono mortigante Pitonon, laŭ gravuraĵo de Virgil Solis por Metamorfozoj de Ovidio (1581).

Ŝi prezidis la Delfian orakolon, dediĉita al Temiso, kiu ekzistis en la kultejo de sia patrino ĉe Pito, loknomo poste anstataŭita per Krizo[4]. Laŭ la helena tradicio, tiu ejo estis la ĝusta centro de la Tero, kiun ili reprezentis per ŝtono (la omfaloumbiliko), gardita de Pitono.

Pitono iĝis la ktonia malamiko de la pli posta olimpa dio Apolono, kiu mortigis ŝin kaj renovigis ŝian iaman hejmon, fondante tiel la plej faman orakolejon en klasika Grekio[5]. Tiaj ŝanĝoj en la plej antikvaj mitoj spegulas la profundajn ŝanĝojn en la religiaj konceptoj de la helena kulturo en siaj diversaj epokoj, kelkaj konsekvence de la tempa pasado, sed aliaj pro subita kultura invado.

Versioj kaj interpretado redakti

Ekzistas diversaj versioj pri la naskiĝo de Pitono kaj sia morto fare de Apolono. En la Homera Himno al Apolono (redaktita dum la Klasika Epoko, ĉ. 522 a.K., laŭ la nuntempaj fakuloj[6]), malmultaj detaloj disponeblas pri la batalo inter la dio kaj la giganta serpento, identigita en kelkaj sekcioj al la mortiginta Drakajno aŭ ŝia patro.

 
Apolono kaj Pitono, laŭ Jan Boeckhorst (17-a jarcento).

La versio de Higeno[7] rakontas ke post kiam Zeŭso kuŝis kun Leto (estonta patrino de Artemiso kaj Apolono), sia edzino Hero ordonis Pitonon persekutadi ŝin tra la tuta tero, malebligante Leton naski "kie ajn la suno brilis". Pro tio, la unua ago de la beba Apolono (laŭ kelkaj versioj, akompanata de sia fratino), tuj post naskiĝi, estis serĉi Pitonon en la monto Parnaso, kie ŝi loĝis[8]. Pitono rifuĝis en la Orakolejo de sia patrino en Delfo. Apolono ne kuraĝis eniri la sanktejon, do mortigis la serpenton per cent sagoj[9], ĝuste ĉe la rok-fendo kie la sacerdotino kutime sidiĝis sur sia tripiedo. Robert Graves, kiu ofte konsideras la primitivajn mitojn rakontado de arkaika politika kaj socia tumulto, interpretis tion kiel la alpropiĝo fare de la helenoj de pli antikva sanktejo. Laŭ lia Grekaj mitoj, por pacigi lokan sintenon ĉe Delfo, oni starigis funebrajn ludojn honore al la mortigita heroo Pitono, permesante ke lia sacerdotino daŭrigis sian postenon tie.

Tiu politika celo estas simpla konjekto, sed laŭ la mita rakonto, Zeŭso ordonis Apolonon purigi sin pro sakrilegio (ĉu en Sikiono[10] ĉu en Kreto[11]), kaj starigis la Pitiajn Ludojn, preziditaj de Apolono, kiel puno pro lia ago[12]. Tamen, la olimpa dio sukcesis alpropigi al si la antikvan orakolejon. Ĉirkaŭ ĝi, siaj hiperboreaj sacerdotoj Pagaso kaj Agieo stablis lian kultadon, do la respondeco pri la orakolejo pasis el Geo al Temiso aŭ Febo, kaj el tiu lasta al Apolono.

Laŭ Erwin Rohde, Pitono reprezentas teran spiriton, kiu estis konkerita fare de Apolono kaj entombigita sub la Omfalo, do tio iĝus unu el la tipaj mitoj per kiu diaĵo stablas sian templon sur la tombo de antaŭlo[13]. La sacerdotino de la Orakolejo de Delfo iĝis konata kiel la Pitio, laŭ la loknomo Pito. Grekoj konsideris ke tiu nomo devenis de la vorto πύθειν (putra), rilanta al la putrado de la kadavro de la mortigita serpento sub la influo de Hiperiono (Tago) aŭ Helioso (Suno)[14].

Károly Kerényi rimarkas[15] ke la plej malnovaj rakontoj menciis du drakojn, kiuj eble estis intence konfuzitaj; la alia estis ina drako (drakajno) nomiĝinta Delfino en la Homera Himno al Apolono, kun kiŭ aperas maskla serpento, Tifono: "La rakontantoj ŝajnas esti konfuzintaj la drakon de Delfo, Pitono, kun Tifono aŭ Tifeo, la kontraŭulo de Zeŭso, drak-malamiko ... fakte ili iĝis Apolona serpento, kaj Pitio, la sacerdotino kiu donis orakolojn ĉe Delfo, estis nomita laŭ li. Multaj bildoj montras la serpenton Pitono vivanta en amikeco kun Apolono kaj gardanta la Omfalon, la sanktan umbiliko-ŝtonon kaj mezpunkton de la tero, kiu staris en la templo de Apolono"[15].

Aliaj roluloj same nomiĝintaj redakti

 
Apolono en batalo kontraŭ Pitono, laŭ pentraĵo de Eugène Delacroix (1850-51) ĉe Luvro.

Celante raciigi la miton de Pitono, la historiisto Eforo (5-a jarcento a.K.) rakontas ke Apolono eniris Focidon por civilizi ĝian loĝantaron. Tie, oni atentigis lin pri Pitono, tirano de la monto Parnaso, nomita Drako pro sia krueleco. Apolono mortigis lin per siaj sagoj, dum la parnasanoj ekkriis kaj la delfianoj bruligis lian tendon (el tio devenis la ritoj plenumitaj poste en lokaj ceremonioj)[5].

Laŭ Paŭzanio li estis perfortema filo de Krio, reĝo de Eŭbeo kaj ĉirkaŭaĵoj. Pitono disrabis la sanktejon de Apolono en Delfo, kaj la domojn de la tieaj riĉuloj. Kiam li estis pretiganta plian atakon, la loĝantoj de Delfo petegis helpon al la dio, kiu respondis favore pere de la pitio Femonoo[16].

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Ovidio. Metamorfozoj, 1.438.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.4.1.
  3. Nono. Pri Dionizo, 9.251.
  4. Himno al Pitia Apolono, 1.254-74. Laŭ ĝi, Telfuzo rekomendis Apolonon konstrui lian orakolejon en la loko "Krizo, sub la montoflankoj de Parnaso".
  5. 5,0 5,1 Strabo. Geografio, 9.3.2.
  6. Walter Burkert. Kynaithos, Polycrates and the Homeric Hymn to Apollo, ĉe Arktouros: Hellenic studies presented to B. M. W. Knox. Eld. G. W. Bowersock, W. Burkert, M. C. J. Putnam (Berlino: De Gruyter, 1979) paĝ. 53-62.
  7. Higeno. Fabloj, 140.
  8. Kalimako. Himno al Deloso, 4.91. Laŭ li, Apolono jam pensis pri venĝi sian patrino eĉ antaŭ naskiĝi.
  9. Simonido. Fragmento 573. Li specifas la nombron "cent", por iel pravigi kromnomon de Apolono: hekateros (cent pafoj).
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.7.7.
  11. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.30.3.
  12. Ptolomeo Hefestiono. Nova libro pri historio, 7.
  13. Erwin Rohde. Psyche, paĝ.97.
  14. Homera himno al Pitia Apolono, 363-369.
  15. 15,0 15,1 Károly Kerényi. The Gods of the Greeks 1951:136.
  16. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.6.5.