Plaĝo de La Konko

La Plaĝo de La Konko estas plaĝo kiu troviĝas en la Golfeto de La Konko de la urbo Donostio (Hispanio). Ĝi estas la urba plaĝo plej fama de la tuta lando, ĉefe ekde kiam de la komenco de la 20a jarcento, la urbo estis elektita de la landaj elitoj (reĝa familio, gravuloj, riĉuloj) por somerumi.

Plaĝo de La Konko

Ĝi situas okcidente de la elfluejo de la rivero Urumeo, disigita de ĝi pro la monto Urgull kaj gastigata en la Golfeto de La Konko, Ĝi havas mezuman longon de 1.350 m, mezuman larĝon de 40 m kaj areon 54.000 Km². Ekde la jaro 2007, ĝi estas unu el la 12 Trezoroj de Hispanio.