Place des Fêtes (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Place des Fêtes [plas de fɛt] (esperante Placo de Festoj) estas stacio sur linioj 7bis kaj 11 de la Metroo de Parizo, situanta en la 19-a arondismento de Parizo.

Place des Fêtes
Stacio Place des Fêtes sur linio 7bis
Stacio Place des Fêtes sur linio 7bis
metrostacio • subtera stacio • one-way station
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 19-a
Geografia situo 48° 52′ 37″ N, 2° 23′ 35″ O (mapo)48.8768404413532.3929595947266Koordinatoj: 48° 52′ 37″ N, 2° 23′ 35″ O (mapo)
Place des Fêtes (Parizo)
Place des Fêtes (Parizo)
DEC
Place des Fêtes
Place des Fêtes
Place des Fêtes
Situo sur mapo de Parizo
Map
Place des Fêtes
Ecoj
Trakoj 4
Kajoj 3
Tarifa zono 1
Jara trafiko 2 318 764 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 18-a de januaro 1911 M07
28-a de aprilo 1935 M11
3-a de decembro 1967 M07M07bis
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 23-08
Metro-linioj M07bis · M11
vdr

Stacio redakti

La stacio estis malfermita en 1911. Ĝi eltiras sian nomon de samnoma placo kreita en 1836.

La stacio sur linio 7bis, situanta en kurbo, havas du vojojn ambaŭflanke de insula kajo. Tial ke veturado iras en unusola direkto sur tiu parto de la linio, ambaŭ vojoj kuniĝas ĉe la eliro de la stacio direkte al Pré-Saint-Gervais, kaj la vojo refariĝas ununura. Iom poste, tunelo nomita "Voie des Fêtes" aŭ "Naveda Vojo" deiras maldekstren kaj iras al stacio Porte des Lilas kaj al linio 3bis.

 
Voie des Fêtes - Naveda Vojo


Interkonektoj redakti

Proksime redakti

  • Kvartalo de Belleville
  • La "Regard de la Lanterne" (alrigardo al akvokondukilo)

Vidu ankaŭ redakti