Placerado (tra la angla el hispana placer = aluvia orejo) estas metodo akiri oron el sablo en rivero.

La placeranto per speciala pelvo elprenas orhavan sablon, malrapide movas ĝin en fluanta akvo tiel, ke la akvo forportu la malpezajn sablerojn kaj sur la pelvofundo restu pezaj grajnetoj de oro.

La loko, kie troviĝas orhava sablo, estas nomata placero.

Pri la placerantoj estis verkitaj multaj aventuraj romanoj (ekzemple de Jack London), precipe pri la tiel nomataj orimpetegoj (ankaŭ orfebregoj, kuregoj al oro, deliroj pro oro), kiam disvastiĝis famoj pri riĉeĝaj placeroj en Alasko kaj miloj da aventuristoj tien migris por riĉiĝi, sed plej ofte ili tie mortis aŭ revenis kun grandaj lezoj kaj sanproblemoj.

Pelvo por placerado
Placeranto
Placero en Alasko dum orfebro ĉirkaŭ 1900

Eksteraj ligiloj redakti

La ĉeĥa urbo Písek (Sablo) ricevis sian nomon pro orhava sablo placerita el la rivero Otava