Placo Katalunio (Barcelono)

La Placo Katalunio (katalune Plaça de Catalunya) estas la plej centra kaj granda el la placoj de Barcelono, ĝis la remodelado de la Placo de la Katalunaj Gloroj kaj la Placo Eŭropo kiuj estas la plej grandaj placoj de Katalunio. Ĝi havas areon de 5 hektaroj ĝis estas la nodpunkto inter la malnova urboparto kaj la plilarĝiĝo. El ĝi eliras gravaj stratoj de la urbo kiel La Bulvardo, la avenuo Gracia, la bulvardo Katalunio aŭ la rondiroj de la Universitato kaj Sant Pere, kaj la strato Pelai inter aliaj.

Placo Katalunio
placo • transporta nabo [+]

LandoHispanio
Aŭtonoma komunumoKatalunio

SituoBarcelono
- koordinatoj41° 23′ 13″ N, 2° 10′ 12″ O (mapo)41.3870312.170079Koordinatoj: 41° 23′ 13″ N, 2° 10′ 12″ O (mapo)
Poŝtkodo08002 [+]

Placo Katalunio (Barcelono)
Placo Katalunio (Barcelono)
DEC
Placo Katalunio
Placo Katalunio

Placo Katalunio (Hispanio)
Placo Katalunio (Hispanio)
DEC
Placo Katalunio
Placo Katalunio
Map
Placo Katalunio
Vikimedia Komunejo:  Plaça de Catalunya, Barcelona [+]
vdr
Vidaĵo de la centro de la Plaça de Catalunya antaŭ la remodelado en 2008.

Ĉe la placo troviĝas unuanivela komercejo. Ĝiaj ĉirkaŭaj konstruaĵoj gastigas hotelojn, bankojn, famkonatajn trinkejojn kaj restoraciojn, oficejojn de Telefónica. Ĉi tie ankaŭ troviĝas pluraj butikoj kaj vendejo de Corte Inglés kaj El Triangle, kun la FNAC. Ankaŭ troviĝas tie konsulejo de Kanado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti