Placo Lujza Blaha estas la ĉefa trafika nodo de Budapeŝto. Ĝi situas en kruciĝo de "Granda Bulvardo" kaj avenuo "Rákóczi". Oni nomumas la placon "koro de Budapeŝto". La nomo venis en 1918, ĉar en tiu placo loĝis Lujza Blaha. Budapeŝtanoj uzas la mallongan nomon Blaha, kiu sufiĉas esprimi la placon.

Placo Lujza Blaha
placo [+]

LandoHungario
SituoBudapeŝto
- koordinatoj47° 29′ 48″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo)47.496719.07Koordinatoj: 47° 29′ 48″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo)

Placo Lujza Blaha (Budapeŝto)
Placo Lujza Blaha (Budapeŝto)
DEC
Placo Lujza Blaha
Placo Lujza Blaha

Placo Lujza Blaha (Hungario)
Placo Lujza Blaha (Hungario)
DEC
Placo Lujza Blaha
Placo Lujza Blaha
Map
Placo Lujza Blaha
Vikimedia Komunejo:  Blaha Lujza tér [+]
vdr
Malnova foto pri Placo Lujza Blaha, centre la jam malkonstruita Nacia Teatro, dekstre la ankoraŭ origina Corvin, inter la du domoj iomete vidiĝas domo de ĵurnalistoj, tute maldekstre estas la apoteka domo, la aŭtobuso trafikas laŭ la avenuo, la bulvardo troviĝas malantaŭ la teatro
Domo de "Tage-nokte"

La placo havas haltejojn pri metroo, tramoj, kaj aŭtobusoj. La iama ŝlagro (ankaŭ nun konata) (en kruda traduko) kantas: "Je la 7-a mi atendos Vin ĉe Nacia Teatro, kie haltas la tramo numero 6. La tramo ankaŭ nun haltas, sed la teatro vivas nur en rememoroj. Ankaŭ flankostrato de la placo havas traman kaj aŭtobusan trafikon. En la pasinteco la avenuo havis tramon, sed ĝi anstataŭiĝis per metroo ekde 1972.

Lokon de la teatro parte la aŭtoj, parte malgranda parko okupas, kiu estas grava renkonta loko de la homoj.

Gravaj konstruaĵoj donas la ĉefan formon al la placo.

  • En la centro Nacia Teatro (Budapeŝto) regadis inter 1875-1964, sed pro la metrookonstruado oni malkonstruis ĝin, sekve la placo pligrandiĝis.
  • Grandvendejo Corvin funkcias ekde 1926. Dum la socialismo ĝi kovriĝis per aluminio, kiu kovris la belajn fenestrojn.
  • Domo EMKE estas mallongigo signifanta Transilvania Hungara Publikkultura Asocio, kie estas diversaj kafejoj, restoracioj, butikoj.
  • Nokte-tage. Tiu vorto eterne radikiĝis inter la budapeŝtanoj kaj esprimis ĝin, ke iam nutraĵvendejo funkciis ankaŭ nokte. Kontraŭe apoteko troviĝas, kiu same uzis nokte-tage. Nuntempe ambaŭ funkcias nur dumtage.
  • Domo de ĵurnaloj. Komence de la socialismo tie estis eldonejo de Szabad Nép, kiu estis ĉefa propagandilo de la komunistoj. Dum la revolucio en 1956 la revoluciuloj okupis ĝin, poste tie sangaj bataladoj okazis. Komence de la 21-a jarcento la tuta domo trakonstruiĝis, la origina vizaĝo perdiĝis kaj nun kiel hotelo funkcias. Ankaŭ aliaj 2 hoteloj funkcias sur la placo (apoteka domo kaj EMKE).
  • Malsanulejo Rókus kaj la same nomata Kapelo de Sankta Roĥo (Budapeŝto) faras striktaĵon al la avenuo. Tiu malsanulejo okupiĝis komence pri infektaj malsanoj, tial oni trovis lokon ekster la tiama urbo.

Fontoj redakti