Plagiato estas nelojala faro (ne mencio de referenco al la fonto) de tiu, kiu prezentas ideojn, tekstojn, strukturojn, parton de verko, aŭ imitaĵon de verko, kies aŭtoro li ne estas, kun la intenco aperigi ĉi tiujn kiel proprajn kreaĵojn. Ĝi entenas ankaŭ la tutan aŭ abundan uzon de alies teksto (eĉ post ŝanĝo de kelkaj vortoj aŭ frazoj), jes aŭ ne laŭvorte, jes aŭ ne en traduko kun ĝusta referenco al la fonto[1].

Plagiato: itala imito de verko de la arkitekto Marcel Breuer

Tiele ankaŭ eblas rompi kopirajtojn[2]. Tiaj falsaĵoj povas havi civiljurajn konsekvencojn aldone al civilpunaj konsekvencoj [5]. Estas griza zono inter la kontraŭleĝa transpreno de alies ideoj kaj la laŭleĝa transpreno de liberaj aŭ liberigitaj ideoj, kie plagiato estas laŭleĝa sed ne legitima[2].

Gazetaraj komunikoj redakti

Ankaŭ la transpreno de gazetaraj komunikoj sen iu ŝanĝo kaj mencio de fonto estas problemema[3]. Plagiato egalas ankaŭ al la ne klara indiko en la teksto, ekzemple per citiloj aŭ specifa fasonado, ke laŭvortaj aŭ preskaŭ laŭvortaj citaĵoj estis kopiitaj en la verko, eĉ kun ĝusta referenco al fa fonto[1].

Ofte plagiata fotila modelo estas Leica.

La Konvencio de Berno (1986) estis la unua internacia kongreso por establi reciprokan agnoskon de kopirajto inter la aliĝantaj nacioj.

Laŭleĝa signifo redakti

La esprimo "plagiato" estas difinita malsame en malsamaj kuntekstoj kaj landoj. Ĝi ne devas esti krimo en la jura senco. Ne ekzistas strikta kaj preciza distingo inter la konceptoj de plagiato, imitado , kopiado, reproduktado (repliko) kaj falsado. Tial la koncepto de plagiato ankaŭ rilate al falsado, kiu povas esti kopirajto-malobservo se ĝi estas produktita kiel propra verko kaj se ĝi estas vendata kaj produktata kiel alia verko ĝi povas estas konsiderata kiel fraŭdo .

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (nederlanda) Jonas van Weerst & Pieter Vanden Heede, Juridisch schrijven in 10 stappen (verki jure en 10 paŝoj), paĝoj 71-72, UGent, Faculteit Rechtsgeleerdheid
  2. 2,0 2,1 (de) Franziska Klün: Urheberrecht: Ein Schuh des Anstoßes? Zeit Online, la 19-an de marto 2013.
  3. (de) Juĝo de la landa juĝejo de Hamburgo de la 31-a de Januaro 2007, Az. 308 O 793/06.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti