Plane Crazy (Freneza aviadilo) estas usona animaciita kurta filmo reĝisorita de Walt Disney kaj Ub Iwerks. La filmo, publikigita en 1928 fare de Walt Disney Studios, estis la unua kreitaĵo de la rolulo Mickey Mouse. Ĝi estis farita kiel muta filmo kaj havis provan prezenton por kineja publiko la 15an de majo, 1928, sed malsukcesis trovi distribuiston. Poste tiun jaron, Disney publikigis la unuan sonanimacion de Mickey, nome Steamboat Willie, kiu estis granda sukceso. Post tio, Plane Crazy estis publikigita kiel sonanimacio la 17an de marto, 1929. Ĝi estis la kvara filmo de Mickey kiu estis publikigita post Steamboat Willie, The Gallopin' Gaucho, kaj The Barn Dance (1928).

Plane Crazy
Dosiero:Mickey & Minnie Mouse in Plane Crazy (1928).gif, 1 - Plane Crazy.jpg
mallonga movbildo • mallonga filmo
Originala titolo Plane Crazy
Originala lingvo angla lingvo • sen valoro
Kina aperdato 17 maj. 1928
Ĝenro muta filmo
Reĝisoro(j) Walt Disney
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Walt Disney
Muziko de Carl Stalling
Produktinta firmao Walt Disney Company
IMDb
vdr

Eksteraj ligiloj redakti