La Plata Baseno, en hispana origine Cuenca del Plata, kun areo de 3,200,000 km² estas la dua baseno plej granda de la mondo. Ĝi enhavas gravajn teritoriojn apartenantajn al Argentino, Bolivio, Brazilo, Urugvajo kaj la totalo de Paragvajo. La precipitaĵoj falitaj en tiu medio kuniĝas en du grandaj riveroj nome Parano kaj Urugvajo, kiuj poste alfluas en la Plata Rivero kiu fine siavice alfluas en la Argentina Maro de la suda Atlantika Oceano.

Plata Baseno
Geografia regiono
akvokolekta areo [+]

LandojArgentino, Brazilo, Bolivio, Urugvajo, Paragvajo
- koordinatoj32° 15′ 0″ S, 59° 30′ 0″ U (mapo)-32.25-59.5Koordinatoj: 32° 15′ 0″ S, 59° 30′ 0″ U (mapo)


Plata Baseno (Argentino)
Plata Baseno (Argentino)
DEC
Plata Baseno
Plata Baseno

Map
Plata Baseno
Vikimedia Komunejo:  Paraná Basin [+]
vdr
La Plata Baseno.
Parto de la Plata Baseno.

La riveraro de la Plata Baseno formas la ĉefan sistemon de akvokolekto de la subtera akvorezervejo Guaraní, nome unu de la plej grandaj kontinentaj rezervejoj de nesala akvo de la mondo; la registaroj de la koncernaj landoj studas sistemojn profiti ĝin elteneble, sekurante tiele la havigon de trinkakvo al ties loĝantoj. La basenu utilas kiel hejmloko por populacio de dekoj da milionoj de loĝantoj, pro kio la homa interagado kun la baseno laŭlonge de la tempo nekontrolite produktas drastajn ŝanĝojn kaj por la baseno men kaj por la vivkvalito de ties loĝantoj.

La du grandaj riveroj de la baseno, nome Parano kaj Urugvajo, havas siavice densan reton de alfluantoj, subalfluantoj kaj pli malgrandaj alfluantoj, kiaj la riveroj Paragvajo, Pilcomayo, Bermejo, Salado, Carcarañá, rivero Tercero, rivero Cuarto, Iguazú, alia Salado, Gualeguay, rivero Nogoyá, Mocoretá, Gualeguaychú, Miriñay, Aguapey, rivero Negro, Guaycurú, Pilagá, San Javier, Queguay, Arapey, Guayquiraró kaj Samborombón, inter aliaj.

Geografio redakti

Subbasenoj redakti

Media problemaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti