Platero kaj mi (Platero y yo) estas lirika verko de 1914 de la hispana poeto Juan Ramón Jiménez, kiu rekreas poezie la vivon de la azeno Platero, kvankam certe la verkisto havis diversajn azenetojn. La libro estas konstituita de mallongaj bild-epizodoj kiuj inter si ne trudas teman aŭ intrigan ordon kaj prezentas nur impresojn, sensaciojn kaj rememorojn de Moguer (Sudokcidenta Andaluzio) el infana kaj juna epokoj de Juan Ramón Jiménez mem. La verko aspektas taglibro en kiu oni detaligas la plej gravajn aspektojn de la realo, de la pensaro kaj de la sentoj de la verkisto. Tamen, ĝi estas nek taglibro nek membiografio, sed nur elekto de historioj el reala medio kaj inter multaj memoroj de la pasinteco.

Platero y yo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Juan Ramón Jiménez
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1914
vdr
Dosiero:Platero kaj mi.jpg
Platero kaj mi

Platero y yo estis tradukita en Esperanton fare de Liven Dek kiel 9a volumo de la kolekto Hispana literaturo. [1]

Platero kaj mi estas la plej populara verko de la poeto, estis ofte eldonita (ekzemple kiel porinfana literaturo kvankam la verko mem ne estas tio), tradukita al multaj lingvoj kaj konvertita en ĉefa kultura elemento de la devenloko Moguer, kie estas muzea domo Casa Museo Zenobia y Juan Ramón Jiménez kiu ekspozicias multajn tradukojn, inter kiuj la esperantlingvan.

Notoj redakti

  1. Platero kaj mi; Juan Ramón Jiménez; tradukis Liven Dek; Málaga; Andaluza Esperanto-Unuiĝo; 2009

Eksteraj ligiloj redakti