Platformo Troll estas giganta gasa platformo; unu el la plej grandaj kaj kompleksaj inĝenieraj projektoj en la homa historio. Ĝin konstruis firmao Norske Shell, la platformo estis televida sensacio, kiam gi estis trenita al la Norda Maro en 1996. Ĝi estis transdonita al Statoil.

Ĝi superas la marnivelon je 303 m en la Norvegia Maro. Gason donas 40 putoj kaj ili transportiĝas tra multaj naftoduktoj. Ĝi altas 472 metrojn kaj pezas 656.000 tunojn. Ĝi estis la plej larĝa objekto de ĉiutempo, kiu estis movita. La bazo kaj la ferdeko estis konstruita separate (ekante en 1991-1992). La platformo estis trenita al pli ol 200 km de Vats, norda Rogaland, al la naftokampo Troll, 80 km nord-okcidente de Bergen. Tio daŭris sep tagojn.