Plattenajlo (tio estas plata tenajlo) estas plurfunkcia permana instrumento, uzata por serurista laboro, muntado, elektromuntado (se teniloj estas izolitaj). Ĝi kutime enhavas samtempe: platan tenajlon, tranĉtenajlon kaj du tranĉilojn por haki draton.

Plattenajlo

Plattenajlo

Plattenajlo
Aliaj nomoj Plata tenajlo
Klasifiko serurista instrumentaro
Uzata por ĉirkaŭpremado, turnado, stringado
Rilataj Pinĉilo
vdr

Plattenajlo povas havi unu aŭ du dentajn kanelojn por kapti kaj turni cilindrajn pecojn.

Foje unu el tenajlo de plattenajlo finiĝas per malŝraŭbilo, la alia per aleno, truilokruca malŝraŭbilo. Krome ekzistas faldeblaj plattenajloj kun diversaj iloj.

Uzado redakti

Krom de supremenciitaj celoj oni povas uzi plattenajlon por:

  • enfiksado de malgrandaj pecoj dum ties prilaborado (kiel permana vajco);
  • stringado de fitingoj (klemoj) ĉe drato;
  • zipado, se ziptenilo estas fuŝinta;
  • prenado de ardantaj pecoj (kiel fandtenajlo);

Malgraŭ disvastiĝinta opinio ne decas uzi plattenajlon por malŝraŭbado de boltingoj, ĉar tio damaĝos iliajn facetojn.

En Esperanto-kulturo redakti

En la albumo Buhhtismo (1997) de la ukraina esperantokora punka bando Piĉismo enestas senvorta muzikaĵo «Plattenajlo».[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. PICHISMO "Buhhtismo" 1997 (angle). Internet Archive. Arkivita el la originalo je 2012-11-29. Alirita 2012-11-29.