Plaza Mayor (Madrido)

La Plaza Mayor de Madrido troviĝas en la ubocentro mem de la urbo, je kelkaj metroj de la Pordo de la Suno kaj iom pli de la Placo de la Vilaĝo apud la strato Mayor.

Panoramo de la plaza Mayor. Centre, la Casa de la Panadería.
Plaza Mayor
placo • turisma celloko • porticoed square [+]

LandoHispanio

SituoMadrido
- koordinatoj40° 24′ 56″ N, 3° 42′ 27″ U (mapo)40.415455555556-3.7073805555556Koordinatoj: 40° 24′ 56″ N, 3° 42′ 27″ U (mapo)
Areo0,01 km² (1 ha) [+]

Plaza Mayor (Madrido)
Plaza Mayor (Madrido)
DEC
Plaza Mayor
Plaza Mayor
Map
Plaza Mayor
Vikimedia Komunejo:  Plaza Mayor, Madrid [+]
vdr
Vidaĵo de la Panejo en la Placo Mayor de Madrido.
Noktiĝo en la plaza Mayor de Madrido.

Priskribo redakti

Ĝi estas rektangula, 129 m longa por 94 m larĝa, tute fermita de loĝejoj trietaĝaj, kun totale 237 balkonoj al la placo. Disponas de naŭ alirpordoj, el kiuj la plej konata estas Arco de Cuchilleros [kuĉijEros] (arko de tranĉilistoj), en la sudokcidento de la placo, tiel nomita ĉar iam la tranĉilistoj liveris tranĉilojn al la buĉistoj kiuj profesiis ene de la placo.

Historio redakti

La komencoj de la placo originas en la 15-a jarcento, kiam la kunfluado de la vojoj (hodiaŭ stratoj) Toledo kaj Atocha, ekster la mezepoka vilaĝo, estis okazigata en tiu ĉi loko, la ĉefa bazaro de la vilaĝo. En la komenco oni konstruis domon kun portiko, kun la celo reguligi la komercon de la placo. Post la transloĝiĝo de la nobelaro kaj gereĝoj al Madrido en 1561, la reĝo Filipo la 2-a remodeligis la placon per la detruado de la malnovaj domoj kaj kreado de la nuna placo. La unua konstruita domo estis la Casa de la Panadería (laŭvorte Domo de la Panejo). Poste oni rekonstruis ankaŭ la Viandodomo. Dum la postaj jaroj la laboro daŭris ĝis la fino en la jaro 1619.

La Placo Mayor suferis plurajn incendiojn laŭ la paso de la tempo, la unua okazis en 1631, post kiu okupiĝis Juan Gómez de Mora en rekonstruado. La dua okazis en 1670 kaj la arkitekto Tomás Román okupiĝis pri la rekonstruado. La lasta el la incendioj, kiu brulis kvaronon de la placo, okazis en 1790, kaj Sabatini okupiĝis pri la fajrestingado.

En 1848, estis starigita la surĉevala statuo de Filipo la 3-a en la placocentro, verkaĵo de Juan de Bolonia kaj Pietro Tacca.

Uzado redakti

En la areo estas tipa zono por trinkejoj kaj restoracioj. Dimanĉe okazas ene de la placo merkato pri diversa kolektado ĉefe de poŝtmarkoj kaj moneroj. Kristnaske estas alitipa merkato por tiamaj produktoj ekde 1860. Maje kaj foje okazas koncertoj kaj aliaj festivaloj.

Iame ĝi estis scenejo de taŭrludado, aŭtodafeoj (kun diversaj eŝafodoj antaŭ diversaj domoj depende de la puntipoj), aliaj ekzekutoj ktp.

Eksteraj ligiloj redakti