Pleŭroto (Pleurotus el pleŭrotacoj) estas genro de ombrelfungoj kun karna, lamenohava bazidiujo, kies stipo estas ĝenerale ekstercentra al la ĉapelo. Ĝi estas kosmopolita genro de ĉ. 50 specioj ofte lignoloĝaj, el kiuj estas pluraj manĝeblaj.

Ostra pleŭroto

Karakterizaĵoj redakti

La pleŭrotoj estas fungoj, kies plejparto havas nur etan stipon aŭ ili estas sen-stipaj. Ĝi kreskas flanke sur la substrato (arbotrunko). La ĉapeloj estas konko-, reno- aŭ duoncirklo-formaj. La ĉapela suba bazo estas formita de brilaj, tutrandaj lameloj, ĉapela supro estas kava kaj ne skvama. La fungokarno estas sukoplena june, maljune baldaŭ havas malmolan konsiston. La spora spuro estas blanka ĝis pale argila.

Specioj redakti