Plebaj konsilioj

Romia asembleo de la plebo

En la Roma respubliko, la plebaj konsilioj (latine concilia plebis) estis asembleo de la plebo, laŭ kelkaj[1] sama de la tribaj komicoj ekde la Lex Hortensia de 287 a. K., laŭ aliaj[2] ne. Tiu asembleo elektis la plebajn magistratojn kaj pribalotis la plebiscitojn (leĝojn validajn unue nur pri la plebo, ekde la Lex Hortensia pri la ĉioma popolo).

Por la elektoj kaj balotoj, la plebo estis disigita je triboj (komence laŭ loĝloko, poste laŭ la volo de la censoroj): je kvar urbaj kaj je multaj kamparaj; ĉiom verŝajne je dudek fine de la 5-a jarcento a. K. kaj je tridek kvin ekde meze de la 3-a. Ĉiu tribano voĉdonis publike; decidis la plimulto de la triboj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. G. Bloch kaj J. Carcopino, Des Gracques à Sylla, PUF, "Glotz", Paris, 1935, p. 23 (citita en Rougé, p. 24)
  2. Rougé (vidu ĉe Literaturo)

Literaturo redakti

  • Rougé, Jean: Les institutions romaines. De la Rome royale à la Rome chrétienne, Armand Colin, 1969 (1991) ISBN 2-200-32201-1 , p. 24 - 25