Plebiscito en Supra Silezio

Plebiscito en Supra Silezio (germane: Volksabstimmung in Oberschlesien) estis unu el du plebiscitoj koncerne la etnan limzonan terenon polan-germanan, kiun oni fiksis en 1919 en Traktato de Versajlo finanta la unuan mondmiliton. La plebiscito estis aranĝita la 20-an de marto 1921 kaj antaŭata de du ribeloj de iuj loĝantoj de Silezio postulantaj aliĝon de la regiono al Pollando (Sileziaj Ribeloj). En la plebiscito 59,6 elcentoj balotis por restado en Prusio kaj Germanio, 40,4 elcentoj por transdono al Pollando.

Divido redakti

La Traktato de Versajlo antaŭvidis la eblecon dividi la teritorion. Post kiam la dividopropono de la interalianca komisiono surbaze de la linio Percival kaj de Marinis havis malmulte da perspektivo de akcepto dum la interkonsiliĝoj en la Konsilio de Ambasadoroj en Parizo, ĉar ĝi ne kongruis al la interesoj de la Tria Franca Respubliko, la decido estis farita transdonita al la Konferenco de grandambasadoroj laŭ franca iniciato.[1][2]

La 20-an de oktobro 1921, la Konferenco de Ambasadoroj en Parizo decidis pri la linio Sforza,[3] nova limlinio interne de Supra Silezio, kiu restis malproksima de la originaj voloj de Wojciech Korfanty kaj Francio, sed reprezentis sukceson de la franca politiko de dispartigo. Finfine, la Germana Regno retenis teritorion kun areo de 7 794 kvadrataj kilometroj (71 procentoj de la balotareo) kaj populacio de 1 116 500 homoj (54 procentoj). Pollando ricevis la reston kun areo de 3 214 kvadrataj kilometroj kaj 996 500 loĝantoj. Kvankam ĝi ricevis pli malgrandan kaj malpli popolriĉan parton de Supra Silezio, la nova limo estis ekonomie pli favora por Pollando, kiu havas pli ol du trionojn de ĉiuj minejoj kaj industriaj instalaĵoj, precipe la regiono Kattowitz (Katowice). Ankaŭ estis aljuĝita ĉirkaŭ tri kvaronoj de la krudmaterialaj rezervoj. En tiu areo, 55.8% de balotantoj voĉdonis por Pollando.

En la germana respubliko, la dividado kaŭzis la eksiĝon de la registaro de Joseph Wirth la 25-an de oktobro 1921.

Referencoj redakti

  1. Andreas Kieswetter: Italien und Oberschlesien 1919–1922. Dokumente zur italienischen Politik ("Italio kaj Supra Silezio 1919–1922. Dokumentoj pri itala politiko"), eldonejo Königshausen & Neumann, Würzburg 2001, paĝoj 41–90.
  2. Hans Roos: Geschichte der polnischen Nation 1918–1978 ("historio de la pola nacio 1918-1978"), eldonejo Kohlhammer, Stutgarto 1979, ISBN 3-17-0014932-1.
  3. Dieter Lamping: Über Grenzen ("Pri Limoj"), eldonejo Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen junio 2001, ISBN 978-3525208168, p.  58.