Ekzistas ankaŭ Plechy.

Plechý [ĉeĥe: pleĥi], germane Plöckenstein [pleknŝtajn], estas monto en montaro Šumava, sur limo inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Kun alto de 1.378 metroj ĝi estas la plej alta monto en la ĉeĥa kaj aŭstra parto de tiu ĉi montaro. Ĝi situas 8 km okcidente de Nová Pec. La nordaj deklivoj de Plechý apartenas al katastra teritorio Nová Pec, dum la sudaj apartenas al katastra teritorio Schwarzenberg am Böhmerwald.

Plechý
ĉeĥe: Plechý, germane: Plöckenstein
monto
Rokformacio sur montopinto de Plechý
Oficiala nomo: Plechý
Landoj Aŭstrio Aŭstrio, Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Sudbohemia Ĉeĥio, Malsupra Aŭstrio Aŭstrio
Distrikto Distrikto Prachatice Ĉeĥio
Historia regiono Bohemio
Parto de Nacia parko Šumava
Montaro Šumava
Akvejo Vultavo, Danubo
Situo Plechý
 - alteco 1 378 m s. m.
 - koordinatoj 48° 46′ 16″ N 13° 51′ 29″ O / 48.77111 °N, 13.85806 °O / 48.77111; 13.85806 (mapo)
Geologia konsisto granito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo rilate al Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Germanio
Situo rilate al Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Germanio
Situo rilate al Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Germanio
Vikimedia Komunejo: Plöckenstein
Portalo pri Geografio
La plej alta monto de ĉeĥa parto de Šumava

La monto situas okcidente de barlago Lipno, sur la akvodislimo inter Atlantiko (Vultavo) kaj Nigra Maro (Danubo), kaj nur 1,3 kilometrojn de la trilanda punkto inter Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Germanio. La jara meza temperaturo sur la pinto estas 3 °C, kaj dum duono de la jaro ĝi estas kovrita per neĝo.

Proksime de la monto oni konstruis la floskanalon de Schwarzenberg por transporti lignon trans la akvodislimon.

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti