Pleonasmo

uzado de tro da vortoj aŭ leksemoj ol kiom necesas

Pleonasmo oni nomas la ripeton de sama ideo. Pleonasmo ne ŝanĝas la signifon de vorto. (Ekz.: la vorto virhomo enhavas pleonasmon, ĉar la ideo hom jam ekzistas en vir; pro tio, virhomo havas saman signifon kiel viro. Inverse, de la egalaĵo virhomo = viro oni povas konkludi, ke la aldonita elemento hom esta pleonasma, t.e., ke la ideo hom jam estas entenata en la cetera parto de la vorto.

Pleonasmo havas utilon nur por la analizo de vortoj aŭ por plifortigi la ideon esprimatan (ekz.: jes, jes estas pli forta ol simpla jes).

Vidu ankaŭ redakti