Pleurtuit

komunumo en Bretonio

Pleurtuit estas franca komunumo, en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio.

Pleurtuit
komunumo
Urbodomo de Pleurtuit
Blazono
komunumo en Francio
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Saint-Malo
Kantono Dinard
Komunumaro Komunumaro de Côte d'Émeraude
Situo Pleurtuit
 - alteco 83 m s. m.
 - koordinatoj 48° 34′ 50″ N 02° 03′ 25″ U / 48.58056 °N, 2.05694 °U / 48.58056; -2.05694 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 92 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 29,67 km² (2 967 ha)
Loĝantaro 5 962 (2010)
Denseco 200,94 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro Alain Launay
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35730
INSEE 35228

Geografia lokigo sur la mapo : Ille-et-Vilaine

Vidu situon de Pleurtuit kadre de Ille-et-Vilaine
Vidu situon de Pleurtuit kadre de Ille-et-Vilaine
DEC
Pleurtuit
Pleurtuit
Pleurtuit

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Pleurtuit kadre de Francio
Vidu situon de Pleurtuit kadre de Francio
DEC
Pleurtuit
Pleurtuit
Pleurtuit
Vikimedia Komunejo: Pleurtuit
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo de Pleurtuit
Map
vdr

Geografio redakti

Situanta en la triangulo konsistigita per Dinard, Dinan kaj Saint-Malo, la komunumo staras lime de la departemento Côtes-d'Armor. Profitante proksimecon kun tiuj gravaj komercaj kaj turismaj lokoj, la urbo estas en plena demografia kresko, ĝi ĵus superis 5 000 loĝantojn sed ĝi jam alproksimiĝas al 6 000 loĝantoj, kaj en 2013, la loĝantoj estis pli ol 6900 habitant dank'al la konstruado de multaj loĝejoj por kontentigi la ĉiam pli multan peton. La personoj, kiuj tie ekloĝas estas plej multe junaj kaj la du lernejoj de la urbo akompanas tiun demografian kreskon.


Toponimio redakti

Atestita sub formoj Plerestu, Plerestuit 1181, Plurestuit 1231, Pleurtuit 1382.

Nomo sen rilato al la normandaj toponimoj kun -tuit.

Temas pri nomo de britona nomo konsistanta el plebs en malnova bretona lingvo « preĝejo rajtanta bapti », poste « paroĥo » bretonlingve, sekvata eble de nomo de latinorigina kristano Restitutus.

Historio redakti

 
Preĝejo de Pleurtuit : la spajro de la sonorilturo detruita en la dua mondmilito

Urbo de maristoj, Pleurtuit estis dum iu tempo, la loko por la produktado de krakenoj, loka specialaĵo kuirita en la fornoj de Bourgneuf.

Politiko kaj administrado redakti

Listo de la urbestroj redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marte 2001 marte 2008 Antoine Berry Unuiĝo por Popola Movado (UMP)


marte 2008 - Alain Launay[1],[2] Socialista Partio


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Ĝemeliĝoj redakti

Loĝantaro kaj socio redakti

Demografio redakti

Edukado redakti

Publikaj servoj redakti

Asocia kaj kultura vivo redakti

La urbo enhavas plurajn kulturajn instalaĵojn :

Estas cento da sportaj kaj kulturaj asocioj, kiuj proponas plej diversajn aktivaĵojn.

Ekonomio redakti

 
Flughaveno de Dinard Pleurtuit Saint-Malo

Komunumo precipe agrikultura, ĝi evoluas tamen en la turisma sektoro kun la malfermo de multaj kamparaj gastloĝejoj.

La urbocentro enhavas multajn butikojn (panejoj, viandejoj, optikejo, apoteko...) kaj servojn (notarioj, kuracistoj, domvendejoj...) kaj la komunumo enhavas pli ol 50 entreprenojn (plumbisto, elektristo, kahelisto...).

Per la flughaveno de Dinard Pleurtuit Saint-Malo, la urbo profitas por malfermiĝi al turismo (linio kun Londono) sed ankaŭ por ekonomia aktiveco, kiun ĝi estigas (aviriparado, frajto...)

Komerco kaj servoj redakti

Loka kulturo kaj heredaĵo redakti

Lokoj kaj monumentoj redakti

La komunumo enhavas unu monumenton historian :

  • La kastelo Montmarin, konstruita sur la bordoj de la rivero Rance en 1760 de Aaron Magon, ŝipproprietulo de Saint-Malo. La kastelo kaj parto de la ĝardenoj estis klasitaj per dekreto de la 20-a de julio 1966, la restaĵo de la bieno estis klasita per dekreto de la 2-a de majo 1995. Plie, ĝi konsistigas registritan lokon laŭ dekreto de la 5-a de novembro 1945[3]

Aliaj notindaj lokoj :

Elstaruloj ligitaj al Pleurtuit redakti

  • Marcel Brindejonc des Moulinais, aviisto de la komenco de la 20-a jc, restadis en iu palaceto de Pleurtuit (nun situanta strato Saint-Guillaume). Tiu piloto ripozas ekde la 6-a de julio 1922 en la tombejo de Pleurtuit.
  • Geoffroy Dauvergne (1922-1977), freskpentristo, restadis ĉe "Écluse", kie estis lia laborejo de 1957 ĝis lia morto.
  • Jess Hahn (1921-1998), usondevena aktoro, naskiĝinta en Indiano, vivis en Pleurtuit ekde la 1980-aj jaroj ĝis sia vivfino.
  • Marcel Carfantan (1933-), antaŭa biciklisto.

Heraldiko redakti

  Blazono france Écartelé : au premier de sinople au navire de trois mâts d’or, au deuxième d’argent aŭ deux clefs de gueules passées en sautoir, aŭ pannetons de sable, cantonnées en chef d’une moucheture d’hermine du même, au troisième d’argent à la gerbe de blé de gueules, liée de sable, au quatrième de sinople au vol d’argent soutenu d’un petit annelet d’or.
esperante Kvarpartigita : la unua sinopla kun ora trimasta ŝipo, la dua arĝenta kun du ruĝaj ŝlosiloj laŭ andrea kruco kun sablaj panetonoj, kape akompanata de samkolora ermenmuŝumo, la tria arĝenta kun ruĝa tritikgarbo, sable ligita, la kvara sinopla kun du arĝentaj flugantaj
flugiloj sur ora ringeto.
Detaloj

Arkivoj redakti

  • Fonds de la seigneurie de La Vieuville en Pleurtuit, (konfesoj...), (Departementaj arkivoj de Ille-et-Vilaine), Arkivo 68 J, (0,60 ml).

Referencoj redakti

  1. Pleurtuit sur la retpaĝo de la interkomunumo de Côte d'Émeraude
  2. (15-an de marto 2008) “Les maires élu du 1er tour”, Dimanche Ouest-France (534), p. 10–11. 
  3. Datumbazo "Mérimée" : PA00090657.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti