La Plumserpento aŭ simple Serpento estas dio de la mitologio de nombraj antaŭhispanaj popoloj de Mezameriko. La bildaro asocia al tiu diaĵo normiĝis dum la lastaj jaroj de la Antaŭklasika Periodo, tamen estas probable ke ties kulto estas multe pli antikva. En origino estis dio rilata kun akvo, sed laŭlonge de la jarcentoj ĝi akiris aliajn atribuojn kaj disiĝis en aliaj signifoj en la mitologio de ĉiu indiĝena popolo kie ekzistis ties kulto.

Skulptaĵo de la Plumserpento en la Templo de Kecalkoatlo en Teotiŭakano.