Plurelementa sterkaĵo

Plurelementa sterkaĵoplurnutraĵa sterko estas nutraĵoj por plantoj kaj enhavas male al unuelementa sterkaĵo plurajn makronutroelementojn.

Mineralaj sterkaĵo enhavas kiel teknika produkto prktike ĉiam malpuraĵojn, inter ili ankaŭ plura nutroelementoj. Tamen plurnutraĵa sterkaĵo nur estas sterkaĵo, kiu enhavas konsiderindan procentaĵon de pluraj plantutileblaj elementoj.

Kompletsterkaĵo redakti

 
Minerala plunutraĵa sterkaĵo kun 8 % nitrogeno, 8 % fosfato kaj 8 % kalio.

Sterkaĵo, kiu enhavas nitrogeno (N), fosfato (P) kaj kalio (K) –do la ĉefaj nutraĵelementoj– nomiĝas kompletsterkaĵo aŭ NPK-sterkaĵo. Nitrophoska estas la markonomo de la unua homogena kompletsterkaĵo, kiun la firmao BASF 1927 kiel unua surmerkatigis. Hodiaŭ ekzistas diversaj kompletsterkaĵoj en firma kaj fluida formo, ankaŭ ĝardensterkaĵoj kiuj depende de la plantbezono krome havas mikroelementojn. La procentaĵoj de la ĉefaj nutraĵementoj estas indikitaj komerckutime ekzemple (13/13/21). Tiuj indikoj signifas, ke la sterkaĵo enhavas 13 % N; 13 % P2O5; 21 % K2O.

Jenaj normigitaj sterkaĵspecoj estas farataj de diversaj sterkaĵfaristoj kaj vendataj sub diversaj markonomoj:

  • (13/13/21) ruĝa koloro, kalio en formo de klorido;
  • (15/15/15) flava koloro, kalio en formo de klorido;
  • (12/12/17 + 2) blua koloro, konata sub la markonomo „Blaukorn“, kalio en formo de sulfato, 2 % MgO.

La avantaĝo de kompletsterkaĵo estas la malkomplika aplikado, la ŝparado de transportkostojn kaj la reduktado de la kvanto de saloj. Grava fiziolgia avantaĝo estas la relative malgranda osmoza ŝarĝo por la planto kompare kun la pli malmultekostzaj balastaĵriĉaj sterkaĵoj.

Malavantaĵe estas ĉe NPK-sterkaĵoj la pli alta prezo kaj la fiksita kvociento de la unuopaj nutroelementoj. Tial sur grandaj areoj en agrokultivado la unuelementaj nutraĵoj dominas. Ĉe intensivaj kulturoj, salsensivaj plantoj kaj ĉe subvitraj kulturoj de hortikulturo la plurnutraĵsterkaĵoj estas preferataj.

 
duelementa sterkaĵo „Kalimagnesia“ enhavas 30 % kalisulfato kaj 10 % magnezisulfato. Ĝi rajtas esti uzata ankaŭ en ekologia agrikulturo

Komercspecoj redakti

Vendataj estas krom unuelementaj sterkaĵoj kaj NPK-sterkaĵoj diversaj formoj de duelementaj sterkaĵoj aŭ aliaj nekomplertaj sterkaĵoj kun aŭ sen mikroelementoj. Jen kelkaj ekzemploj:

  • NP-sterkaĵo, nitrogenfosfato (20/20);
  • NK-sterkaĵo, nitrogenkalio (20/20);
  • NMg-sterkaĵo, nitrogenmagnezisulfato kun kupro ( Cu) (20/8 + 0,2) kun 8 % MgO kaj 0,2 % Cu;
  • PK-sterkaĵo, Thomas-fosfato-Kalio (10/15);
  • KMg-sterkaĵo, kalimagnezio „(Patentkali)“ 30 % kalisulfato, 10 % magnezisulfato

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Arnold Finck: Pflanzenernährung in Stichworten. 3. überarbeitete Auflage. Hirt, Kiel 1976, ISBN 3-554-80197-6, (Hirts Stichwortbücher).