Plurtaskado (komputilo)

Plurtaskado en komputiko (angle Computer multitasking) estas metodo por kvazaŭ ŝajnigi ke unu komputila procesoro traktas plurajn taskojn (programojn aŭ partojn de ĝi) samtempe. La operaciumo tre rapide ŝaltas inter la diversaj aktivaj programoj. Tiuj ĉi ŝaltoj, angle nomita context switches povas libervole esti iniciatitaj de ekstera evento kiel aparatara interrompo (peto por ricevi procesortempon).

Modernaj labortablaj operaciumoj kapablas manipuli grandajn nombrojn da malsamaj procezoj samtempe. Ĉi tiu ekrankopio montras Linux Mint funkciigantan samtempe grafikan uzantinterfacon Xfce, Firefox, kalkulilo-programon, la enkonstruitan kalendaron, Vim, GIMP, kaj VLC Media Player.

Tempodividado aŭ tempopartigo redakti

En la jaroj 1960 esploristoj unuafoje provis krei plurtaskajn sistemojn. Tio siatempe nomiĝis tempodividado, aŭ tempopartigo (laŭ PIV), (angle: Time Sharing), ĉar la celo estis ke pluraj uzantoj samtempe uzu komputilegon. Tiel ĉi esploristoj esperis pliutiligi la komputilegojn.

Kunlabora kaj akapara plurtaskado redakti

La unuaj plurtaskaj sistemoj konsistis el serio de rilataj programoj kiuj libervole disponigis parton de la procesoro unu al la aliaj. Tiu ĉi maniero, kiu finfine estis transprenita de pluraj operaciumoj, estas konata kiel kunlabora plurtaskado (angle: Cooperative Multitasking). Kvankam ĝi nuntempe estas nur tre malofte uzata en grandaj sistemoj, tion uzis la unuaj sistemoj de Amiga OS en 1985 kaj RISC OS en 1987. Ankaŭ Vindozo en versioj antaŭ Windows 95 kaj Makintoŝo en versioj antaŭ Mac OS X tion uzis.

Estas pluraj mankoj je kunlabora plurtaskado. Tia sistemo fidas je tio, ke ĉiu programo instalita je la sistemo libervole kaj regule disponebligas la procesoron por aliaj procezoj. Malbone kreita programo aŭ programo kiu paraliziĝas, povas kraŝigi la tutan sistemon. La fasonaj postuloj de sistemo kiu uzas kunlaboran plurtaskadon povas esti ege severaj kaj zorgi pri tio ke iuj aplikaĵoj malreguligas aŭ malefikigas la sistemajn fontojn.

Por solvi tiun ĉi problemon, plej multaj sistemoj ekuzis akaparan plurtaskadon (angle: Preemptive Multitasking). Tiu ĉi tekniko jam ekzistis pli longe je grandaj (pluruzantaj) operaciumoj kiel Unikso kaj VMS. Sistemo kiu estas fasonita per tiu ĉi metodo ne plu devas fidi je la libervola disponebligo de la procesoro, sed uzas aparatare interrompas rulantan programon, post kiam la operaciumo regajnas la kontrolon de la sistemo. Je posta momento la operaciumo povas redoni la kontrolon al la tasko kiu je la sama loko daŭrigas. Taskoj do ne devas eksplicite liberigi tempon por aliaj taskoj kaj povas esti verkitaj kvazaŭ ili havas konstantan aliron al la ĉefprocesoro. Je pli grandaj sistemoj tiu ĉi maniero estas nemalhavebla por eviti ke pluraj uzantoj ĝenas unu la alian, sed je personaj komputiloj ĝi estis nur malrapide enkondukita. Linukso estis inter la unuaj tiaj sistemoj.