Poŝta vagono estas fervoja vagono, destinita por veturigi poŝtajn sendaĵojn. Por veturigi la sendaĵojn pli rapide tiaj vagonoj ofte veturadas kun pasaĝeraj trajnoj. Tia trajno nomiĝas ankaŭ "poŝta vagonaro".

Internaĵo de Poŝta vagono, sube estas la sakoj, en kiujn oni metis la sendaĵojn.

Ofte okazis, ke oni liveris ankaŭ monojn. Foje ili estis prirabitaj, precipe dum komenca periodo de Usono. En kelkaj lokoj la trajno ne haltis (nur malrapide iris), sed la poŝtistoj elĵetis la pakaĵojn, dume alia homo kaptis la pakaĵojn.

Historio redakti

La unua sendaĵo trajne okazis inter urboj Liverpool-Manchester en 1830. En Britio antaŭe ekzistis poŝtaj vagonoj, en kiuj poŝtistoj disspecigis la sendaĵojn dum la vojo, tamen pli ofte pri ĉi tiaj aferoj oni en vagonoj ne okupiĝas.

En Usono jam ĉesis la poŝtaj vagonoj, sed pro tio la trajnaj societoj tiam preskaŭ bankrotiĝis. En Hungario tiu servo funkciis ĝis 2003, en Poŝta Muzeo en Balatonszemes estas videbla origina poŝta vagono.