Poarta Albă [pŭarta albə] estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en la rumana distrikto Constanța. Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Nazarcea.

Poarta Albă
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Constanța
Alinome Alakapî (tatara)
Situo 44° 12′ N, 28° 24′ O (mapo)44.202528.396666666667Koordinatoj: 44° 12′ N, 28° 24′ O (mapo)
Poarta Albă (Rumanio)
Poarta Albă (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 14 m
Poŝtkodo 907245
Loĝantaro
– komunumo 5.208 (en 2002)
– vilaĝo 4,637 (en 2011; 4.306 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 62770
vdr

Poarta Albă situas ĉe la nacia vojo DN22C inter Cernavodă kaj Konstanco kaj havas fervojan haltejon ĉe la linio inter Bukareŝto kaj Konstanco.

Norde de Poarta Albă la Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari debranĉigas de la Kanalo Danubo-Nigra Maro.

La rumana nomo Poarta Albă signifas "Blanka Pordo". La origina nomo Alakapî signifas en la tatara lingvo "arkado" aŭ "volbaĵo". Je la censo de 2011 en la vilaĝo vivis 1,3 % da tataroj.