Pocket Books estas sekcio de Simon & Schuster kiu ĉefe publikigas poŝlibrojn.[1][2]

Pocket Books
eldonejopremsigno vd
Dum 1939 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Richard L. Simon • M. Lincoln Schuster • Leon Shimkin vd
Sidejo Nov-Jorko
Lando Usono
Posedata de Simon & Schuster vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Pocket Books estis fondita de Richard L. Simon, Lincoln Schuster kaj Leon Shimkin, kompanianoj de Simon & Schuster, kune kun Robert de Graff. Pocket Books produktis la unuajn librojn por amasa merkato en Usono komence de 1939 kaj revoluciis la eldonan industrion sekvante la germanan Albatross Books, kiu ekis eldonojn en koloro en 1931 kaj Penguin Books en Britio 1935.[3] La unuaj dek numeritaj titoloj de poŝlibroj estis publikigitaj en 1939 kun presaĵo de ĉirkaŭ 10 000 ekzempleroj ĉiu.

Dum la Dua mondmilito, Pocket plendis kontraŭ eldonejo Avon Books pro kopirajta malrespektaĵo, sed, inter aliaj aferoj, justico de Novjorko opiniis ke Pocket ne havis ekskluzivan rajton je la poŝlibra-formato.

Ĝi estas konata pro publikigo de verkoj de populara fikcio surbaze de filmoj aŭ televidaj serioj, kiel ekzemple Star Trek (kies kopirajto estas posedata de entreprena frato CBS Television Studios, dume entreprena frato Paramount Pictures posedas rajtojn por distribuado de filmoj kaj DVD) kaj ankaŭ romanoj el la televidserio "Buffy the Vampire Slayer". Ekde unue akiri la permeson pri Star Trek de Bantam Books en 1979, Pocket publikigis centojn da originalaj kaj adaptitaj verkoj bazitaj sur la franĉizo kaj daŭre publikigas novan romanon ĉiun monaton.[4][5]

Referencoj redakti

  1. The Media Business; Pocket Books Publisher To Bantam
  2. Herbert Alexander, Pocket Books Editor And Publisher, 78
  3. Silverman, Al. (2008) The Time of Their Lives: The Golden Age of Great American Publishers, Their Editors and Authors. Truman Talley, p. 256–257. ISBN 978-0312-35003-1.
  4. "For Star Trek Books, the Voyage Shows No Sign of Stopping".
  5. "Star Trek Publishing Program Moves at Warp Speed".