Podium (Podio) estas franca komedia filmo realigita de Yann Moix en 2004, laŭ la samnoma romano.

Podium
filmo
Originala titolo Podium
Produktadlando Francio
Originala lingvo Franca
Kina aperdato 11-a de februaro 2004
Daŭro 95 minutoj (125 en longa versio)
Ĝenro Komedio
Reĝisoro(j) Yann Moix
Scenaro Yann Moix
Filmita en Francio
Muziko de Jean-Claude Petit
Rolantoj Benoît Poelvoorde • Jean-Paul Rouve • Julie Depardieu • Anne Marivin • Armelle • Bruno Abraham-Kremer • Cartouche • Dominique Besnehard • Évelyne Thomas • Jean-Luc Porraz • Karine Lyachenko • Marie Guillard • Mia Frye • Nadège Beausson-Diagne • Nicolas Jouxtel • Odile Vuillemin • Jérôme Bertin
IMDb
vdr

Scenaro redakti

Bernard Frédéric, bankisto, diras ke sia profesio estas Claude François (fama franca kantisto). Li ja admiregas lin, kaj eĉ estas sozio. Li ĉesis dum pluraj jaroj kaj havis filon, sed lin kontaktas lia amiko Couscous, alinome Michel Polnargé, kiu estas sozio de Michel Polnareff, por ke li gajnu la konkurson “La nuit des sosies” (la nokto de sozioj), prezentita de Évelyne Thomas, kvankam lia edzino Véro malakceptas. Tial li dungas kvar dancistinojn (Bernadettes, ĉar Claude François havis Claudettes).

Aktoroj redakti

Anekdotoj redakti

  • Benoît Poelvoorde lernis dancon kaj kantojn: li mem kantis ĉiujn kanzonojn, kiujn kantas sia rolulo en la filmo.
  • Mya Frye instruis dancon al li.
  • Ekzistas longa versio en DVD, kiu notinde enhavas scenon de lukto inter sozioj de Michel Sardou kaj de Claude François (parodio de sceno de A Clockwork Orange de Stanley Kubrick).
  • Benoît Poelvoorde aperas en la filmo Jean-Philippe kiel Bernard Frédéric.