Pogromo de Lisbono en 1506

En pogromo de Lisbono je 19-a de aprilo 1506, dum la regado de Manuel la 1-a (Portugalio), iu nov-kristano ("cristão-novo")- t. e. judo baptita perforte- publike esprimis siajn dubojn pri la miraklaj vidoj en Preĝejo de Sankta Domingo en Lisbono. Sekve, 4 mil judoj, viroj, virinoj kaj infanoj estis masakritaj de katolika loĝantaro, provokataj de dominikanaj monaĥoj. La judoj estis akuzitaj, kulpigitaj inter aliaj je "malbonaĵoj" kiel diomurdo kaj seka periodo, kiu lasta mizerigis tiam la landon. La murdado daŭris tri tagojn.

Epistola de victoria contra infideles habita, 1507

Sekve al tiu masakro, la emo al antisemitismo kreskis en Portugalio kaj oni establis inkvizicion (kiu funkciis de 1540 ĝis 1821), multaj judaj familioj foriris la landon.

Certe, ne nur "religiaj" aferoj kaŭzis la Masakron de Lisbono. La reĝo Manuel volis ankaŭ edzigi al hereda princino de Hispanio por unuigi la du regnojn sub la portugala krono. La hispanoj petis al li forigi la judojn kaj maŭrojn de Portugalio, ĉar judoj estis la ĉefaj financistoj kaj teĥnikistoj de Portugalio. Hispanoj pensis ke sen judaj astronomoj kaj kartografoj, portugaloj ne sukcesus vojaĝi tra la maroj. La deziro de Manuel al la hispana trono estis pli granda ol praktikaj kialoj kaj li kaŭzis la persekuton al judoj. Malgraŭ tio, hispanoj ne volis subteni liajn planojn kaj donis alian edzon al sia princino.

En Tomar troviĝas la plej malnova sinagogo de Portugalio.