Pogwisch-domo (germane: Pogwischhaus) estas iama viteja domo el la frua 17-a jarcento en Vajmaro, Germanujo. Ĝi najbaras al la fama Goeta ĝardendomo kaj al Haus am Horn. Temas pri unu el maloftaj ĝis hodiaŭ konserviĝintaj vinberĝardenejoj en Vajmaro. Vinkultivado ĉesis fakte jam en 1650.

Pogwisch-domo ĉe la eosta deklivo ĉe Ilm-parko

Situo redakti

Pogwisch-domo situas en la orienta parto de Ilm-parko ĉe Am Horn 4a, sude de la Goeta ĝardendomo. Ĝi alikonstruitis de Johann Christoph Schmidt, ministro pri financoj en Saksio-Vajmaro-Eisenach post akiro en 1772. Laŭ informoj de W. Daniel Wilson li loĝis tie kiel fraŭlo kune kun la kortega kuracisto Heinrich Friedrich Abt. En 1806 aĉetis la tuton grafino Eleonore Maximiliane Ottilie Henckel von Donnersmarck, kiu servis ekde 1804 kiel supera kortegdamo ĉe ŝia granddukina moŝto Maria Pavlovna Romanova kaj estis la avino de Ottilie von Pogwisch. Ŝi uzis la domon dumsomere kun la filino Henriette kaj la nepino.

Priskribo redakti

 
La domo en 2012

La konstruaĵo havas kvazaŭ kvadratan horizontalan projekciaĵon kun pucita trabfakaĵo kuŝanta sur masiva ŝtona soklo. Ĝi havas angulajn kvadraĵojn kaj du respektive tri fenestrokovrilojn ĉevande. Disde oriento la konstruaĵo atingeblas de grimpintoj tra alta naturŝtonŝtuparo kies aspekto ankoraŭ pli fortimpresigatas per multangula enirejantaŭkonstruaĵo kun arkadoj kaj parapeto. La tegmento estas ebena groptegmento.

Sian historian gravecon la domo havis pro la posedanto August von Goethe, kiu edzinigis Ottilie von Goethe, fraŭline von Pogwisch. Por la bofilino de Johann Wolfgang von Goethe la domo fine nomiĝis. La filo de August kaj Ottilie, Walther Wolfgang von Goethe, la lasta praido goeta, ankaŭ loĝanto tiea estis inter 1848 kaj 1869 (li nomis la domon Villetta). Li kvazaŭ retiriĝis tien ĉi vidante ke li malsukcesis vere profiti de fama nomo sia kaj renome egaligi la malidojn. Inter 1927 kaj 1936 ene estis Sofio, eksa princino de Albanio, kiu enstalis tie sian privatan muzejon. Ŝia posteulanto estis, de 1936 ĝis 1942, Anton Kippenberg, posedanto de Insel-eldonejo.[1]

Restaŭradoj ekis en 2003. Nuntempe la komplekso servas kiel gastigejo por Klassik Stiftung Weimar, kiu estis akirinta la domon jam en la jaro 1991-a. En estas originala meblaro.

Referencoj redakti

  1. Rolf Haage: Weimar. Ein Führer durch die Klassiker-Stadt, Sutton-Verlag, Erfurto 2011, ISBN 3-86680-829-4, p. 56

Eksteraj ligiloj redakti

50.975511.337555555556