Pokémon Go estas videoludo por man-tenataj elektronikaj iloj, precipe inteligentaj telefonoj kaj tabulkomputiloj. En la ludo ludantoj povas kapti virtualajn fantaziajn estaĵojn ("Pokémon"-ojn el la serio de Pokémon-ludoj), evoluigi ilin kaj bataligi ilin en virtualaj konkursoj.

Pokémon Go

Disvolvo Niantic
Eldoninto Nintendo
Distribuo Google Play
Direktoro Tatsuo Nomura
Muziko Junichi Masuda
Serio Pokémon video games
Platformo Android
Ĝenro pliigita realo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo sentilo
vdr

Pokémon Go estis produktita de la programara firmao Niantic por la operaciumoj iOS kaj Android kaj lanĉita en 2016. La ludo estas "loko-bazita": Per GPS ĝi detektas la pozicion de la ludanto en la reala mondo kaj lokigas tiun en virtualan pejzaĝon bazitan sur mapoj de OpenStreetMap. Ĝi uzas la principon de pliigita realo por montri virtualajn figurojn en reala ĉirkaŭaĵo.

Por el-ovigi virtualajn ludfigurojn necesas ke la ludanto movu sin en la reala mondo, sed tamen ne kun troa (ekz-e aŭta) rapideco. La ludo estas aprezata ke ĝi tiel instigas al piedpromenado, kun bona efiko por la sano.

La ludo mem estas senpaga, sed ebligas aĉeti luderojn ene de la ludo, ĉu per virtuala ludmono, ĉu per vera mono. Ekde 2018 eblas interagoj rekte inter ludantoj, ekz-e reciproka interŝanĝo de pokémon-oj aŭ de donacoj.