Pokémon Gold kaj Silver

Pokémon Gold Version kaj Silver Version (ポケットモンスター 金・銀 Poketto Monsutā Kin Gin?, "Pocket Monsters: Gold & Silver") estas la dua paro de rolaj videoludoj de la serio Pokémon, kreitaj de Game Freak kaj eldonitaj de Nintendo por la videoludilo Game Boy Color. Ili aperis en Japanio en 1999, en Aŭstralio kaj Nordameriko en 2000, kaj en Eŭropo en 2001. Pokémon Crystal, speciala versio de la ludoj, aperis ĉirkaŭ post jaro en ĉiu regiono. En 2009, Nintendo refaris la ludojn por Nintendo DS sub la nomoj Pokémon HeartGold kaj SoulSilver.

Pokémon Gold kaj Silver

Disvolvo Game Freak
Eldoninto Nintendo
Distribuo Nintendo
Direktoro Satoshi Tajiri
Muziko Junichi Masuda
Produktoro The Pokémon Company
Serio ĉefserio de Pokémon
Platformo Game Boy Color
Ĝenro rola videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

La ludoj enkondukas 100 novajn malsimilajn Pokémonojn. Ili sekvas la aventuron de rolulo, kiu celas iĝi la plej bona je Pokémon-batalado. Kompare al Pokémon Red kaj Pokémon Blue, la ĉefa celo estas sama, sed la aventuro malsamas. La ludanto devas viziti la novan regionon Johto, kie troviĝas novaj Pokémonoj, tipoj de Pokémonoj, trejnistoj, malamikoj kaj defioj. Por kapti ĉiujn Pokémon-ojn, kiuj ekzistas, la ludanto devas trovi ludantojn de la alia versio kaj de la antaŭaj ludoj, kaj interŝanĝi Pokémonojn per Game Link Cable.

Recenzistoj tre ŝatis Pokémon Gold kaj Silver. Ili laŭdis la multajn novajn eblojn de la ludoj (kiel la ciklon tago-nokto, la eblon doni aĵon al Pokémono, la telefonsistemon ktp.) Je 2010, pli ol 23 milionoj da kopioj de Gold kaj Silver estis venditaj. Pro tio, la ludoj estas en la listo de la plej venditaj ludoj.