Polán estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Polán
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45161
Retpaĝaro oficiala retejo
Politiko
Urbestro Alberto Virseda Bajo (PP)
Demografio
Loĝantaro 4 032  (2011)
Loĝdenso 25,41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 47′ N, 4° 10′ U (mapo)39.788333333333-4.1666666666667Koordinatoj: 39° 47′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 648 m [+]
Areo 158,70 km² (15 870 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Polán (Hispanio)
Polán (Hispanio)
DEC
Polán
Polán
Situo de Polán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Polán [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Polán en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La toponimo “pola” aludas al “puebla” (vilaĝo aŭ fakto reloĝigi), nome kristana reloĝigo farita inter la Reconquista de Toledo fare de Alfonso la 6-a kaj la posta ampleksigo de la limoj sude de la rivero Taĵo, jam sub la regado de Alfonso la 7-a, kiu dividis la teritorion en kvar partoj, unu por la mozarabo Domingo Abumelec, kaj tri por la mozarabo Miguel Azarafi, kiu disdividis la duonon inter 46 lokanoj kiuj danke al permesila dokumento fondis Polán.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Polaneco. La censita populacio en 2011 estis de 4.032 loĝantoj kaj la denseco estas de 25,41 loĝ/km².

Situo redakti

Polán estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 648 m; je 17 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 158.70 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°47′18″ N 4°10′0″ Ok.

Geografio redakti

Limas kun la municipaj teritorioj de Burujón, Albarreal de Tajo, Argés, Toledo, Guadamur, Casasbuenas, Noez, Totanés, Gálvez kaj La Puebla de Montalbán, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

En la proksimeco oni trovis restojn de la epoko de la Romia Imperio, kaj pli precize funebran steleon,[1] ceramiko, kaj monerojn de la epoko de la imperiestro Trajano. Estas dokumentoj de du bataloj okazintaj proksime en la epoko de romaigo kun respektivaj malvenkoj de la indiĝenoj kaj de du postaj romiaj setlejoj ambaŭflanke de la rivero Taĵo, favore de la multaj proksimaj ŝoseoj. Tamen ne estas restoj de la epoko de visigotoj (spite proksimecon de Toledo kaj de Guadamur) aŭ de araboj.

Dum la Reconquista, la zono de Polán pluestis strategia. En 1085 Alfonso la 6-a okupaa Toledon kaj decidas donaci la terojn de la aktuala Polán, inklude spezojn, al la Eklezio (Libro de los Privilegios de Toledo, 1086). Komencis tiam la reloĝigo, fare ĉefe de kastilianoj, sed ankaŭ de la lokaj mozaraboj kiuj vivis en la ruraj areoj ĉirkaŭ la urbo de Toledo. La luktojn inter ambaŭ grupoj (venintaj kastilianoj kaj lokaj mozaraboj) solvis la reĝo pere de la foruo Fuero de los Mozárabes redaktita en Toledo en 1101. La islamanoj klopodis rekuperi siajn terojn por klopodi reveni al Toledo, kaj okazis du gravaj bataloj: unu ĉe Pulgar, la 3a de aŭgusto de 1114, kaj alia en Polán la 21a de aŭgusto de 1116, ambaŭ de necerta rezulto laŭ la historiistoj. Pro la situacio de neestabileco, oni decidis la konstruon de defendaj turoj, kiaj tiuj de Guadamur kaj Cervatos, por garantii la sekurecon de kamparanoj kaj loĝantoj de la zono. En Polán, kiel ĉe Guadamur, tiuj konstruaĵoj ampleksiĝis iom post iom ĝis iĝi kasteloj. Alfonso la 7-a donis la teritorion, kiel vilaĝo reĝa, al du mozaraboj, kiel pago al ties servoj: nome Miguel Asarafi kaj Domingo Abumelec. LA unua akiris tri kvaronojn de la totalo, kaj, sen laŭleĝaj filoj heredontoj, donis la duonon el kio tiam estis Polán al 46 lokanoj pere de permesila dokumento (1157); la alian parton dediĉis Asarafi al zorgo de malriĉuloj kaj kristanaj prizonuloj, kaj poste pasis al la Ordeno de Kalatravo, kiu respondecis ankaŭ pri la kastelo. La superulo de la Ordeno denoncis antaŭ la reĝo Ferdinando la 3-a en 1248 ke la urbestroj de Toledo ŝtelregis sian terenon: la proceso finas kun la posedo de Polán en manoj de la Ordeno, kvankam civile kaj administre ĝi apartenas al Toledo. En la 15a jarcento la kastelo, jam sen defenda utilo, abandoniĝis, kaj ekestis dum pli da unu jarcento posedo de la markizoj de Cerralbo. Polán ne akiris la titolon de vilaĝo, kaj preferis pluturniĝi al la juĝistaro de Toledo senecese.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj lokoj de la provinco kaj de la regiono eksuferis elmigradon, senloĝigon kaj maljuniĝon de la populacio, kiu draste oniĝis. Sed ĉe la kazo de Polán, la populacio regule kreskis dum la tuta jarcento el pli da 2,000 komence de la jarcento, al la nunaj 4,000, tio estas, ĝi duobliĝis.

En la jarcentoj ĝis la 18a jarcento Polán konsolidiĝis kiel unu de la plej gravaj vilaĝoj de la zono, pro ties arbaroj de Ventosilla, Las Morras, Fuente del Caño kaj Zuarraz, ties fruktoĝardenoj, legomoj kaj sekalo, vitejoj kaj olivarbaroj ktp.

En la 19a jarcento oni suferis la malfacilaĵojn kaj socipolitikan neestabilecon okazigitajn de la Hispana Milito de Sendependiĝo kaj de la procesoj de desamortización (bienliberigado): nome tiu de Pascual Madoz utilis ĉe Polán por ke la lokanoj disponu el spacoj por ĉasado, rikoltado de brulligno kaj paŝto. Oni liberigis ankaŭ la kastelon kaj la posedojn de diversaj monaĥejoj toledaj, krom la grandajn bienojn de la municipa teritorio (nome Alpuébrega, Daramazán, Portusa, Ventosilla).

En 1925, la verkisto Félix Urabayen parolis pri Polán en la ĵurnalo El Sol: "Hay miles de olivos alineados en hondos surcos, rectos, erguidos, formando escuadrones que se pierden casi en las amoriscadas calles del pueblo. (...) El aspecto de Polán es pobre. La mejor prueba de que en el vecindario no abunda el papel del Estado es que no existen conventos dedicados a la enseñanza." (Estas miloj de olivarboj liniigitaj laŭ profundaj sulkoj, rektaj, staraj, formantaj rotojn kiuj preskaŭ perdiĝas en la maŭrecaj stratoj de la vilaĝo. (...) La aspekto de Polán estas povra. La plej klara pruvo ke en la loko ne abundas la rolo de la ŝtato estas ke ne ekzistas konventoj dediĉitaj al la instruado.) Li parolas pri la burĝaj domoj de la familioj Dorado, Corcuera, Arribas, Roa kaj Rueda, kaj la restos epitetas kiel "casitas humildes con sus corralillos de juguete" (malriĉaj domatoj kun ludkortetoj). Ĝi havis 600 anojn en ĉirkaŭ kvindek stratoj. Pri la kastelo diras Urabayen ke en ĝi naskiĝis la romano El abuelo, de Benito Pérez Galdós, kaj kiu en Polán li vizitis la nobeldomon de la dramaturgo Lope de Rueda.

La 30an de aŭgusto de 1926 enorma inundo dronigis kvin lokanojn, kiuj loĝis proksime de la rojo Conde, kiu trapasas la vilaĝon. Tiu inundo detruis 80 domojn, kaj la damaĝoj kostis duono da miliono de pesetoj.[2]

La puĉo de la 18a de julio de 1936 komencigis la enlandan militon de 1936-1939, tragedia okazintaĵo por la popolo. Okazis multaj mortoj inter la dekstraj familioj (kies nomoj aperas en la omaĝa kruco de la preĝejo), kaj inter la maldekstraj (ne nur dum la milito, sed ĉefe dum la postmilito, en prizono, en koncentrejoj aŭ fuĝintaj al montaroj kiel gerilanoj; eĉ du polananoj mortiĝis en la Koncentrejo Mauthausen-Gusen, en la nazia Germanio). Dum la milito Polán estis kazerno de respublikaj trupoj kaj havis eĉ flughaveneton. Kiel ĉe aliaj lokoj, eĉ oni stampis proprajn monbiletojn de tri tipoj (ruĝa de 25 centimoj, verda de 50 centimoj kaj bruna de 1 peseto).

Post la milito malriĉo kaj malsato estis akra. Post al periodo de aŭtarkio (memsufiĉo), la ekonomia situacio en kelkaj sektoroj estis pli malbona ol antaŭ dudek jaroj, nome en la Dua Hispana Respubliko (1931-1936). Tiam komencis ekonomia rekuperiĝo Plan de Estabilización Económica de 1959, industriigo kaj rezultoj kiaj elmigrado de la kamparo al la urboj.

Nur el la censo de 1981 videblas konstanta rekupero de la populacio, kiu dum la tuta jarcento estis inter 2,000 kaj 2,500 loĝantoj, sed kreskis ĝis la nunaj 4,000, do, preskaŭ duobliĝis, kaj iĝis vilaĝo grava pro sia enmigrado, nome ĉirkaŭ 400 vilaĝanoj kiuj aktuale devenas el aliaj landoj. En 1991, la laborista populacio okupita laboris en la agrikulturo (12%), la industrio (34%), la konstruado (16%) kaj la servoj (38%).

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

Elstaras la kastelo de Polán, la Ermitejo de Sankta Sebastiano, la preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj senjordomoj de la familio Dorado, Corcuera, Romillo, kaj la Kolondomo kaj la Ĉendomo.

Notoj redakti

  1. Francisco de Paz Tante, Polán. Un pueblo abierto al futuro, Ayuntamiento de Polán, 2007, paĝoj 53-75, sen ISBN, dep. legal AB-24-2007. Ĉiuj referencoj de tiu ĉapitro estas elprenitaj de tiu verko.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-27. Alirita 2012-03-25.

Vidu ankaŭ redakti