Pola Fondaĵo de Katin

Pola Fondaĵo de Katin (pole Polska Fundacja Katyńska) estas pola fondaĵo memoriganta Katinan krimon, registrita notarie la 6-an de junio 1990, en Regiona Juĝejo la 4-an de septembro 1992, enlistigita en asoci-registro la 10-an de septembro 2003. Sidejo de la Pola Fondaĵo de Katin troviĝas ĉe la str. Nowy Świat 28/20 en Varsovio.

Pola Fondaĵo de Katin
fondaĵo
Komenco 1992 vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Jura formo fundacja
vdr

Historio redakti

Membroj-fondintoj kaj ankaŭ sponsoroj de la Pola Fondaĵo de Katin estis d-rino Bożena Łojek, profesoro Mieczysław Nieduszyński, mecenaso Jan Olszewski, pastro Zdzisław Peszkowski, d-ro Marek Tarczyński, profesoro Jacek Trznadel, inĝeniero Jędrzej Tucholski kaj redaktoro Wojciech Ziembiński. Statuton de la Pola Fondaĵo de Katin prilaboris mecenato Jan Olszewski. En 1991 kaj 1992 al la Fondaĵo estis akceptitaj d-ro Jerzy Jackl, akuzisto Stefan Śnieżko kaj Adam Macedoński. La Fondaĵo ligis striktan kunlaboron kun Sendependa Historia Komitato por Esploro de la Katina Krimo, fondita en 1989; kune kun ĝi publikigas "Zeszyty Katyńskie" (Katinaj Kajeroj).

En 2008 la Fondaĵo fiksis atribuatan de si Medalon de Memor-Tago pri Viktimoj de Katina Krimo.

Estraro kaj Fondaĵ-Konsilio redakti

Membroj de la Fondaĵ-Estraro:

  • Bożena Mamontowicz-Łojek – prezidantino ( ĝis la 10-a de aprilo 2010)
  • Jerzy Jackl – viceprezidanto
  • Iwona Maria Dąbrowska – kasistino

Funkcion de sekretario de la Fondaĵ-Konsilio plenumas Marek Tarczyński

Eksteraj ligiloj redakti