Pola Ortodoksa Eklezio

La Pola Ortodoksa Eklezio, estas unu el la dek kvin aŭtokefalaj eklezioj en komunio kun la ceteraj ortodoksanoj. Ĝi estis fondita en 1924 por arigi la ortodoksajn kristanojn, ĉefe ukrainoj kaj belorusoj kiuj loĝis en la orienta parto de Pollando kiam tiu rericevis la sendependecon post la Unua Mondmilito. La kreado de la eklezio estigis protestojn de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Post la Dua Mondmilito, Sovetunio aneksiĝis por si la plejparton de la orientaj teritorioj de Pollando, kaj la nombro de ortodoksanoj kiuj restis en la lando konsiderinde malkreskis. En 1948, la Rusa Ortodoksa Eklezio garantiis la memstarecon.

Pola Ortodoksa Eklezio
emblemo
nacia eklezio
Komenco 1924 vd
Lando(j) PollandoBrazilo vd
Sidejo Varsovio
Membro de Monda Konsilio de Eklezioj vd
Lingvoj

slavono

Retejo Oficiala retejo
vdr
Pola Ortodoksa Eklezio
Varsovio metropola ortodoksa eklezio sankta Maria Magdalena
Origino 1924
Patrono Cirilo kaj Metodo
Nombro de membroj 600 000
Oficiala retpaĝaro www.orthodox.pl
vdr

La estro de la eklezio estas la metropolito de Varsovio. Ĝi dividiĝas en ses diocezoj: Varsovio kaj Bielsk; Bialistoko kaj Gdansko (Gdansko ekde 1946); Lodzo kaj Poznano; Vroclavo kaj Szczecin (ekde 1946); Lublin kaj Chełm; kaj Przemyśl kaj Nowy Sącz. Ĝi havas ĉ. 600 000 kredantojn (1,5% de la pollanda loĝantaro).