Pola Partio Social-Demokratia

Pola Partio Social-Demokratia de Galicio kaj Teŝinia Silezio, ĝis 1897 Galicia Socialdemokratia Partio, ankaŭ nomata Socialdemokratia Partio de Galicio – laŭleĝa socialisma partio, fondita en 1892 en Lvovo. Formale, ĝi estis la nacia organizo de Socialdemokratia Partio de Aŭstrio, kvankam reale ligoj al ĝi estis malfortaj. En 1919 ĝi kunfandiĝis kun partioj el la aliaj partoj de Pollando en unuecan Polan Partion Socialistan.

Pola Partio Social-Demokratia de Galicio kaj Teŝinia Silezio
Polska Partia Socjalno-Demokratyczna Galicji i Śląska Cieszyńskiego
Emblemo de Pola Partio Social-Demokratia de Galicio kaj Teŝinia Silezio
partio
Lando  Pollando
' Ignacy Daszyński
Fondiĝo 7-a de novembro 1890
Dissolvo 27-28 de aprilo 1919
Ideologio socialismo
Internacia aliĝo Dua Internacio
vdr

Historio redakti

Unuafoje ĝi estis fondita la 7-an de novembro 1890, surbaze de la revuoj "Praca" (Laboro) kaj "Robotnik" (Laboristo) el Lvovo kiel Laborista Partio (aŭ "Galicia Partio Laborista"). En 1891 la partio jam partoprenis la Duan Kongreson de la aŭstria socialdemokratio kaj la Socialisman Kongreson en Bruselo. En la kongreso formiĝis komuna pola delegacio el la tri partoj de antaŭdivida Pollando.

En la tagoj 31-a de januaro – 2-a de februaro 1892 en Lvovo okazis la unua kunveno de galiciaj socialaj demokratoj kun partopreno de 48 delegitoj. La partion oni nomis "Social-Demokratia Partio en Galicio", tiel ĝi iĝis partio landa, ne nacia. Tamen en la Tria Kongreso de aŭstria socialdemokratio en junio 1892 Ignacy Daszyński el la galicia delegitaro diris:

Polaj delegitoj konfirmas la bezonon organizi la aŭstrian socialan demokration laŭ la vidpunkto de la vienaj kamaradoj kaj trovas ĝin necesa por plua ekzistado de la partio, tamen pro specifa situacio de nia lando, kies politikaj limoj ne respondas al faktaj kaj lingvaj rilatoj, plie, pro samlandanoj vivantaj ekster la limoj de la ŝtato, kaj atendantaj nian helpon, deklaras, ke malgraŭ ambaŭflankaj deziroj ili ne povas tiel strikte kunlabori kun la aŭstra organizo, kiel fari tion povas kaj devas aliaj nacioj. Tamen laŭeble, kiom permesos niaj rilatoj, ni luktos kadre de la programo kaj organizo de la aŭstria sociala demokratio por la intereso de la sociala demokratio[1].

Ĉi tio signifis, ke malgraŭ la kongresa decido la partio estis deklarita nacia partio.

Ĉe la Dua Kongreso en marto 1893, konforme al la rekomendoj de la Aŭstria Kongreso de Socia Demokratio, la partia strukturo komencis konkretiĝi. Agitadaj Komitatoj estis starigitaj por Okcidenta Galicio (prezidanto Leon Misiołek, kompostisto), kaj por Orienta Galicio (prezidanto Kornel Żelaszkiewicz, ŝtonisto). Oni ankaŭ fondis du apartajn Redakciajn Komitatojn.

 
Balota flugfolio de Ignacy Daszyński

Unuafoje la galiciaj socialistoj partoprenis parlamentajn balotojn en 1891, agitante por demokrato Karol Lewakowski. Ili sendepende partoprenis la elektojn en 1897, post la balot-reformo, kiu permesis parte ĝeneralan voĉdonadon. Ili prezentis tiam sep kandidatojn en Galicio kaj du kandidatojn en Silezio. Fine la aŭstrian Ŝtatkonsilion aliĝis Ignacy Daszyński kaj Jan Kozakiewicz[2].

En la 5-a Kongreso de la Socia-Demokratia Partio de Galicio kaj Silezio oni decidis alpreni la decidon, ke post apartiĝo de la ukraina partio la organizo kreos polan partion. En 1899 oni komencis uzi la nomon "Polska Partia Socyalno-Demokratyczna" (Pola Partio Social-Demokratia).

En la elektoj al la aŭstria Ŝtatkonsilio en 1900 PPSD kandidatiĝis kune kun la Ukraina Socialdemokratia Partio, prezentante kandidatojn en sep distriktoj (el dek kvin) en la 5-a kurio, kvar kandidatojn en la 3-a kurio (urba) kaj du kandidatojn en la 3-a (kampara) kurio. Nur Ignacy Daszyński kaj Piotr Cingr subtenata de PPSD en Teŝinio akiris la deputitecon[3].

En majo 1907 post sekva reformo de la voĉdona leĝo, ses reprezentantoj de PPSD eniris la Ŝtatkonsilion: Herman Diamand kaj Józef Hudec el Lvovo, Herman Lieberman el Przemyśl, Jędrzej Moraczewski el Strij, Tadeusz Reger el friŝtata-bohumina distrikto kaj Ryszard Kunicki el la distrikto teŝina-jablonkova. Ignacy Daszyński ne ricevis la mandaton[4]. Tadeusz Reger, por ebligi al Ignacy Daszyński akiri mandaton, rezignis. En kromaj elektoj en decembro 1907 Ignacy Daszyński estis elektita parlamentano el la distrikto friŝtata-bohumina. En ĉi tiu elekto PPSD akiris 78790 voĉojn por 35 kandidatoj.

En la elektoj de 1911, el PPSD estis elektitaj: Herman Diamand kaj Józef Hudec el Lvovo, Ignacy Daszyński kaj Zygmunt Marek el Krakovo, Zygmunt Klemensiewicz el la krakova distrikto. Ankaŭ Ignacy Daszyński venkis en la elektoj ĉi tie kaj transdonis sian mandaton al alia kandidato, Herman Lieberman el Przemyśl, Jędrzej Moraczewski el Stryj. La mandato el Teŝinio estis gajnita de Tadeusz Reger, dum Ryszard Kunicki perdis ĝin. En la kromelekto en 1913 en la distrikto Podgórze - Wieliczka, Emil Bobrowski gajnis la deputitecon. Tiel PPSD havis 9 deputitojn. Ili estis subtenataj de: ĉeĥa socialisto Piotr Cingr kaj Semen Wityk de Ukraina Social-Demokratia Partio. PPSD akiris 70653 voĉojn por 23 kandidatoj.

La lasta sukceso de PPSD estis atingita en sendependa Pollando – en la parlamentaj elektoj de 1919 por la Leĝdona Sejmo. En la okcidenta parto de Galicio PPSD akiris 174417 voĉojn (18% de la tuta voĉdonaro kaj 39% de la voĉdonoj en urboj), enkondukante 14 deputitojn al la Leĝdona Sejmo (el entute 69 elektitoj). Plie, laŭ la Dekreto de la Provizora Ŝtatestro de la 29-a de novembro 1918, iamaj membroj de la Ŝtata Konsilantaro el Orienta Galicio, inkluzive de 3 membroj de PPSD, eniris Sejmon, kaj, konforme al la dekreto de la 14-a de marto 1919, 3 deputitoj estis elektitaj kiel interkonsentita listo. Tiel PPSD ekhavis 21 parlamentanojn (en la 35-persona klubo de la Asocio de Polaj Socialistaj Deputitoj).

Agadceloj redakti

La fina celo de PPSD estis rekonstrui sendependan polan ŝtaton sub socialisma sistemo. PPSD strebis al plibonigo de la ekonomia situacio de laboristoj kaj enkonduko de socialisma sistemo per reformoj. Ĝi okazigis edukajn kampanjojn, kontraŭbatalis klerikalismon kaj konservativismon.

De 1904 ĝi proksime kunlaboris kun Pola Partio Socialista. Dum la revolucio de 1905–1907, ĝi organizis solidarecajn kampanjojn. Ĝi subtenis la formadon de polaj sendependecaj organizaĵoj en Galicio. En 1912, ĝi kunfondis la Provizoran Komisionon de la Konfederaciaj Sendependecaj Partioj, kaj en 1914 la Superan Nacian Komitaton kaj Polajn Legiojn . En marto 1918, ĝi parolis favore al rekonstruado de sendependa Pollando kiel ŝtato de parlamenta demokratio kun ampleksa socia leĝaro kaj reformado de terposedo. En oktobro 1918 la partio kunorganizis la Polan Likvidan Komisionon en Krakovo, kaj en novembro en Lublin, la Provizora Popola Registaro de la Respubliko de Pollando (partiestro Ignacy Daszyński fariĝis ĉefministro).

PPSD havis ĉirkaŭ 15 mil membrojn (plejparte laboristoj kaj intelektuloj) organizitajn en 6 distriktoj kaj estritaj de la Plenuma Komitato. En 1919 la nombro de la partio estis ĉirkaŭkalkulata je 35000 membroj.

Ĝi patronis la agadojn de multaj sociaj, kulturaj, edukaj kaj profesiaj organizaĵoj (Siła, Brüderlichkeit). En aprilo 1919, kune kun la Revolucia Frakcio de Pola Partio Socialista kaj PPS de la prusa parto, ĝi kunfandiĝis en Polan Partion Socialistan.

Presorganoj[1] redakti

  • Naprzód (Antaŭen)
  • Robotnik Ŝląski (Silezia laboristo)
  • Praca (Laboro)
  • Ognisko (Fajrejo)
  • Prawo Ludu (Rajto de la Popolo)
  • Równość (Egaleco)
  • Nowy Robotnik (Nova Laboristo)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Walentyna Najdus-Smolar, Polska Partia Socjalno-Demokratyczna Galicji i Śląska 1890–1919, Warszawa 1983, p. 153
  2. La Ŝtatkonsilion eniris 15 socialistoj: 7 germanaj, 6 ĉeĥaj kaj 2 polaj, kiuj fondis Asocion de Socialistaj Deputitoj. La prezidanto iĝis Ignacy Daszyński.
  3. Ĉi-foje 10 socialistoj estis elektitaj en la Ŝtatkonsilion.
  4. Ogółem do Rady Państwa wybrano 87 socjalistów, z czego 49 Niemców, 24 Czechów, 6 Polaków, 5 Włochów, 2 Ukraińców i 1 Rumun