Pola katolika protesto kontraŭ holokaŭsto de judoj

Pola katolika protesto kontraŭ holokaŭsto de judoj de pola verkistino Zofia Kossak-Szczucka (pole: Protest Zofii Kossak-Szczuckiej) – dokumento el la tempo de la Dua Mondmilito pri decida malkonsento de katolikaj medioj kontraŭ holokaŭsto de judoj sur teritorio de okupata Pollando.

En sia broŝuro ŝi skribis: En Varsovia geto, malantaŭ la muro detranĉanta de la mondo, kelkcent miloj da kondamnitoj atendas la morton.(...) Kiu silentas en ĉeesto de murdo - iĝas kunlaboristo de la murdisto. Kiu ne kondamnas - tiu permesas. Tial ni prenas la voĉon, ni katolikoj-poloj.

Genezo redakti

Aŭtorino de la dokumento titolita „Protest!” (Protesto), subskribita de Front Odrodzenia Polski (Fronto de Renaskiĝo de Pollando), estanta daŭrigo de antaŭmilita Akcja Katolicka (Katolika Agado), estis ĝia prezidantino, pola verkistino Zofia Kossak-Szczucka. La Proteston oni eldonis konspire kun eldonkvanto da 5000 ekzempleroj en Varsovio la 11-an de aŭgusto 1942 forme de flugfolio-afiŝo. Ĝi estis publikigita post kelkaj semajnoj de komenciĝo de granda ekstermiga agado en Varsovia geto, de kie germanoj – kadre de Grossaktion in Warschau – komencis deportadon de juda popolo al koncentrejoj.

Enhavo de la dokumento redakti

Celo de la publikaĵo estis difino de starpunkto de polaj katolikoj kontraŭ holokaŭsto de judoj, farata de germanaj regopovoj sur la teritorio de okupata Pollando. La dokumento apelaciis al socio de polaj katolikoj rememorigante principojn de katolika kredo kaj de universalaj moralaj valoroj de kristanismo – la karitaton, sendepende de kredata mondkonceptoreligio. La protesto dividiĝas laŭ du partoj:

La unua estas priskriba kaj montras pezajn vivkondiĉojn de judoj en la geto kaj cirkonstancojn de ilia deportado al koncentrejoj, kadre de operaco Grossaktion in Warschau. En la varsovia geto, malantaŭ la muro detranĉanta la mondon, kelkcent miloj de kondamnitoj atendas la morton. Ne ekzistas por ili espero de savo, nek alvenas helpo de ajna direkto. Surstrate kuras ekzekutistoj, pafante al ĉiu, kiu aplombas eliri el la domo. Same ili pafas al ĉiu, kiu aperos fenestre. Sur trotuaro malpuriĝas neenterigitaj kadavroj.

La dua parto prezentas silentan sintenon de la mondo kontraŭ tiuj ĉi faktoj. La dokumento kondamnas silenton de la monda publika opinio koncerne estiĝanta ĝuste nun holokaŭsto de judoj. Ĝi kondamnas same prisilenton flanke de poloj kaj ankaŭ flanke de Aliancanoj, kaj ankaŭ de judoj mem, kies socioj troviĝas en la tuta mondo. Ilian sintenon ĝi komparas al simbola manlavado de Pontio Pilato, kiu post konfirmo de la verdikto kontraŭ Kristo lavis siajn manojn antaŭ homamaso, postulanta krucumon de la akuzito. Zofia Kossak skribis: La mondo rigardas tiun ĉi krimon, la plej teruran ol ĉio, kion vidis la historio – kaj silentas. Masakro de milionoj da nearmitaj homoj okazas inter universala, malbonaŭgura silento. (...) Nenion diras Britio, nek Usono, silentas eĉ influa internacia judaro, antaŭe tiom sentema al ĉiu maljustaĵo de sia gento. Kaj silentas poloj. (...) Pereantaj judoj estas ĉirkaŭitaj de Pilatoj mem manlavantaj sin. (...)

Vidu ankaŭ redakti