Pola naciismo estas la naciismo kiu asertas ke poloj estas la pola nacio, kaj helpas la kulturan unuecon de Poloj. Norman Davies, en la kunteksto de Pola naciismo, difinis naciismon ĝenerale kiel "doktrino... por krei nacion plialtigante la konscion de la popolo por ties nacieco, kaj mobilizi siajn sentojn en vehiklo por politika agado".[1]

Flago de Pollando.
Flago de Pollando montrita dum la ŝtata funebro de Pola prezidento Lech Kaczyński en 2010.

Historio redakti

La antikva Pola pra-naciismo de la Pol–Litova Unuiĝo bazita sur la pola-litova identeco estis mult-etna kaj mult-religia, kvankam etnaj Poloj estis ankoraŭ la majoritato kaj Romkatolikismo estis ankoraŭ la plej dominanta religio en la nacio. La naciisma ideologio disvolvigis tuj post la Dispartigoj de Pollando-Litovio estis dekomence liberaj el "etna naciismo" de ajna tipo.[2] Ĝi estis Romantisma movado por la restaŭrado de Pola suverena ŝtato.[1] Pola Romantisma naciismo estis priskribita de Maurycy Mochnacki kiel "la esenco de la nacio" ne plu difinita de limoj sed de ideoj, sentoj, kaj pensaroj rezultintaj el la pasinteco.[2] La nasko de moderna naciismo sub eksterlanda regado koincidis kun la Novembra Ribelo de 1830 kaj la posta Printempo de Nacioj. Tamen, la malvenko suferita de Poloj rompis ankaŭ la Polan revolucian spiriton.[2] Multaj intelektuloj turniĝis al la socia darvinismo de Herbert Spencer, kulpigante la Romantisman filozofion pro la perdo de la propraĵoj, amasdetruo, kaj finfine la perdo de la lando.[2] Je la alveno de Pozitivismo inter 1860 kaj 1890 Pola naciiso iĝis elitisma tendenco.[2] Ĉar la dispartigaj potencoj ne povis identigi sin kun la Pola nacio,[1] tiele la ideologio iĝis pli limiga laŭ terminoj de etneco kaj religio.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Norman Davies (24a de Februaro 2005). God's Playground A History of Poland: Volume II: 1795 to the Present. Oxford University Press. p. 8. ISBN 978-0-19-925340-1. [1] Alirita la 7an de Majo 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Nolan Kinney (Spring 2009). "The Positive Reawakening Of Polish Nationalism" (PDF file, rekta elŝuto 69.8 KB). Western Oregon University Department of History. [2] Alirita la 7an de Majo 2018.
  3. Thomas K. Nakayama; Rona Tamiko Halualani (21a de Marto 2011). The Handbook of Critical Intercultural Communication. John Wiley & Sons. p. 296. ISBN 978-1-4443-9067-4. [3] Alirita la 7an de Majo 2018.