Polack

urbo en Belorusio

Polack (beloruse Полацк/PolackПолацак/Polacak, ruse Полоцк/Polock, pole Połock) estas la plej malnova urbo de Belorusio. Ĝi situas en la nordo de la lando ĉe la rivero Daŭgavo en distrikto Vicebsko kaj estas administra centro de samnoma subdistrikto. Dum 2004, la urbo havis 86.800 loĝantojn.

Polack
"urbo de distrikta signifo • urbo de provinca signifo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 79 579  (2024) [+]
Loĝdenso 2 166 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 29′ N, 28° 48′ O (mapo)55.48333333333328.8Koordinatoj: 55° 29′ N, 28° 48′ O (mapo) [+]
Alto 111 m [+]
Areo 36,74 km² (3 674 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Polack (Belorusio)
Polack (Belorusio)
DEC
Polack
Polack
Situo de Polack

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Polotsk [+]
vdr

Historio redakti

Komenca kroniko la unuan fojon mencias la lokon ĉe 862.

En mezepoko Polack estis centro de tri princlandoj, kiuj devenis el la Kieva Regno kaj povas estis rigardataj kiel antaŭŝtatoj de Belorusio.

En la 12-a jarcento vivis ĉi tie kaj laboris ortodoksa monaĥino Eŭfrozino de Polack.

Komence de la 14-a jarcento la princlandon konkeris litovoj.

La urbo en 1498 ricevis magdeburgan juron, kio plirapidigis ĝian evoluon.

Dum litova-rusa milito 1558-1570 moskva armeo de Ivano la Terura konkeris la urbon la 15-an de februaro 1563, droniginte en la rivero ĉiujn judojn.

Danke al pli posta Lublina unio el 1569 iniciativon de regajno de perditaj teritorioj entreprenis pola armeo de la reĝo Stefan Batory, kiu helpe de litovaj kaj hungaraj fortoj la 30-an de aŭgusto 1579 rekonkeris la urbon kun parto de ties vojevodio. La pola reĝo fondis tie kolegion de jezuitoj, kies unua rektoro iĝis pastro Piotr Skarga kaj lekciis interalie pola poeto Maciej Kazimierz Sarbiewski. Ĝis 1772 la urbo apartenis al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, poste al Rusa Imperio.

Dum pola-bolŝevika milito septembre 1919 pola armeo rekonkeris la urbon. Januare 1920, Lenin proponis limon inter Pollando kaj Sovetunio de Bar ĝis Polack, kiu post la dua mondmilito ektroviĝis en Sovetunio. De 1991 la urbo estas en sendependa Belorusio.

Partneraj urboj redakti