Polaj Legioj en Italio

Polaj militistaj unuoj

Polaj Legioj en Italio – polaj militistaj unuoj estiĝantaj sur teritorio de Italio, kies celo estis batalo por sendependeco. Batalantaj apud la francaj kaj italaj armeoj en la jaroj 1797–1807 kaj kreitaj laŭ iniciato de Jan Henryk Dąbrowski de francoj en la norda Italio. Tie la pola armeo planis rekonstruiĝi kaj prepari sin por plua militado, ĉar post la tria dispartigo de Pollando pola militistaro estis certagrade senpova.

Polaj legioj plifortigantaj Lombardujon redakti

Post la tria dispartigo de Pollando sekvis elmigrado de soldatoj kaj oficiroj de Pollando ĝis Italio kaj Francio. Danke al influoj de Napoleono, pere de Agencja (pola diaspora organizo fondita en Parizo post fiasko de la Insurekcio de Kościuszko en 1794), Jan Henryk Dąbrowski subskribis la 9-an de januaro 1797 pakton kun nova registaro de Respubliko de Lombardujo. Kunkreintoj de la Legioj estis ankaŭ Karol Kniaziewicz, Józef Wybicki kaj Antoni "Amilkar" Kosiński.

Dąbrowski garantiis al volontuloj lombardan civitanecon kun rajto reveni al la patrio kiam Lombardujo estos jam libera kaj sekura. En majo 1797 jam estis 7 mil de soldatoj, ĉefe poloj vivantaj diaspore kaj polaj militkaptitoj kaj dizertintoj de aŭstra armeo de generalo Dogobert Wurmser en Mantuo (6 mil poloj), enkorpigitaj al ĝi pli frue kaj devigataj batali kun francoj.

Soldatoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Jan Pachoński, Sztuka wojenna Legionów Polskich (Batalarto de Polaj Legioj), en: Witold Biegański, Piotr Stawecki, Janusz Wojtasik, Historia wojskowości polskiej. Wybrane zagadnienia (Historio de pola militistiko. Elektitaj problemoj), Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej (Eldonejo de Ministerio pri Nacia Defendo), Varsovio, 1972.
  • Jan Pachoński, Wojskowość polska w dobie Legionów i Księstwa Warszawskiego 1795-1815 (Pola Militistaro en la periodo de Legioj kaj Varsovia Duklando 1795-1815), en: Zarys dziejów wojskowości polskiej do roku 1864 (Skizo pri la historio de pola militistaro ĝis 1864). 2-a volumo (1648-1864). Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej, Varsovio 1966.

Eksteraj ligiloj redakti