Polanka nad Odrou estas eksa municipo, katastra teritorio kaj ekde la 24-a de novembro 1990 ankaŭ urboparto sudokcidente de Ostrava en Ĉeĥio. Polanka havas areon 17,3 km² kaj 4 898 loĝantoj (2021). Tra la urboparto trafluas rivero Odra, laŭ kiu estis derivita parto de la nomo. Parto de la urba parto estas ankaŭ Nacia natura retervejo Polanská Niva, kies parto estas ankaŭ enmembrigita en Protektatan pejzaĝan regionon Poodří. Devene la teritorio de Polanka nad Odrou membriĝis en du katastrajn teritoriojn: Horní Polanka (la norda parto) kaj Dolní Polanka (la suda parto).

Polanka nad Odrou
kvartalo
Aĉetcentro en Polanka nad Odrou
Situo de urba parto Polanka nad Odrou en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Polanka nad Odrou en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Polanka nad Odrou
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudeta ĵupo Sudetio
Parto de Ostrava
Protektata areo PPR Poodří
Fervojstacio Polanka nad Odrou
 - fervojlinioj n-ro 270, n-ro 321
Tipo de parto Urba parto
Memorindaĵo Preĝejo de sankta Anna
Rivero Odro
Situo Polanka nad Odrou
 - koordinatoj 49° 47′ 00″ N 18° 09′ 00″ O / 49.78333 °N, 18.15000 °O / 49.78333; 18.15000 (mapo)
Areo 17,3 km² (1 730 ha)
Loĝantaro 4 898 (2021)
Denseco 283,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 725 25
Situo de Polanka nad Odrou enkadre de Ĉeĥio
Situo de Polanka nad Odrou enkadre de Ĉeĥio
Situo de Polanka nad Odrou enkadre de Ĉeĥio
Polanka nad Odrou enkadre de Moraviasilezia regiono
Polanka nad Odrou enkadre de Moraviasilezia regiono
Polanka nad Odrou enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Polanka nad Odrou
Retpaĝo: www.polanka.cz
Portalo pri Ostrava

Historio redakti

  • El la jaro 1424 estas la unua enskribaĵo en landaj tabuloj de opava princlando pri Polanka.
  • El la jaro 1586 estas la unua skriba pruvo de burgaro (sidejo de senjoroj) en Polanka.
  • Komence de la 17-a jarcento okazis apartigo de la municipo en du partojn - Horní Polanka kaj Dolní Planka.
  • En la jaro 1698 Dolní Polanka estis aligita al klimkovica senjorujo.
  • Post la jaro 1639 la burgaro estis alikonstruita en barokan kastelon kun kapelo.
  • En la jaro 1850 ambaŭ partoj denove unuiĝis en unu municipon Polanka. Partoj ankaŭ fariĝis domaroj Janová, Přemyšov, Václavovice, Fonovice (la lastaj du jam ne estas partoj de Polanaka kaj ĝi ili apartenas al Klimkovice).
  • En la jaro 1895 okazis restaŭrigaj laboroj sur la polanka kastelo.
  • En la jaro 1900 estis konsekrita romkatolika preĝejo de sankta Anna
  • En la jaro 1911 okazis trafikigo de loka tramvojo Svinov - Polanka - Klimkovice.
  • En la jaro 1935 honora civitano de Polanka estis nomita T. G. Masaryk.
  • 1938 post subskribo de Munkena interkonsento la tuta teritorio de la municipo estis okupita fare de Tria regno, kie ĝi fariĝis parto de la t.n. Sudetgermanaj teritorioj (Sudetendeutsche Gebiete) kaj la 1-a de majo 1939 enmembrigita en regna ĵupo Sudetenland.
  • La 30-an de aprilo 1945 komencis liberigo de la municipo post la dua mondmilito, la tuta municipo estis liberigita la 1-an de majo 1945. Tiu ĉi dato ankaŭ projekciis sin en ĉefan straton kondukanta tra la tuta municipo.
  • En la jaro 1976 Polanka fariĝis parto de urbo Ostrava.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 779
18801 952
18902 020
19002 183
19102 718
19212 940
JaroLoĝantoj
19303 990
19502 893
19613 815
19703 792
19804 032
19913 934
JaroLoĝantoj
20014 224
20114 698
20214 898

Memorindaĵoj redakti

  • Armistica kruco – La plej malnova konservita memorigaĵo en Polanka Armistica kruco estas el la 16-a - la 17-a jarcentoj, troviĝanta ĉe kampa vojo kondukanta de klimkovice direkte al preĝejo en Stará Bělá. Tiu ĉi vojo estas nomata Mozgal eble tial, ke en la jaro 1805 ĝi rememorigas militmarŝon de rusaj soldataroj dum napoleonaj militoj. Laŭ loka kroniko la krucoj devis esti tri, sed konserviĝis nur unu, tiuj ĉi krucoj devis marki amasajn tombojn de mortintaj rusaj soldatoj.
  • Arbaro en Polanka – En Polanka nad Odrou troviĝas devenaj ebenaĵaj arbaroj kun karpataj elementoj, kiuj kovras la tutan odran ebenaĵon. Kio rilatas al arbarigo de la regiono, do tiun ĉi areon kovras kaj foliaj kaj pinglaj arboj kaj diversaj arbedoj.
  • Preĝejo de sankta Anna

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti