Polička

urbo en Ĉeĥio

Polička estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en orienta Bohemio, regiono Pardubice, 15 km de la distrikta urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 8 910 loĝantoj (2023). Ĝi estas signifa historia urbo kun bone konservita historia kerno. Ĝi konatas ankaŭ kiel naskiĝloko de la komponisto Bohuslav Martinů.

Polička
germane Politschka
urbo
Polička - urbaj remparoj kaj turo de preĝejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Polička
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro, Svitava montetaro
Situo Polička
 - alteco 554 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 54″ N 16° 16′ 03″ O / 49.71500 °N, 16.26750 °O / 49.71500; 16.26750 (mapo)
Areo 33,11 km² (3 311 ha)
Loĝantaro 8 910 (2023)
Denseco 269,1 loĝ./km²
Fondo 1265
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578576
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 13
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Polička
Retpaĝo: www.policka.org
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lubná, Sebranice, Chmelík, Pomezí, Jedlová, Korouhev, Kamenec u Poličky, Květná, Široký Důl kaj Stašov.

Historio redakti

Polička estis fondita en 1265 dum regado de reĝo Přemysl Otakar la 2-a kiel reĝa urbo en landa, la tn. Trstěnická-pado. La nomo devenas de loka nomo Na Poličkách, kiu estas historie dokumentita jam en la jaro 1167. En la jaro 1307 ĝi fariĝis doturbo de ĉeĥa reĝino Eliška Rejčka, vidvino post reĝo Venceslao la 2-a. Dum husanaj militoj ĝi estis kiel membro de husana urba asocio okupita en la jaro 1421 de husanoj, sed ankoraŭ dum la sama jaro konkeris ĝin hungara soldataro. Kiam la husanaj militoj finiĝis, ĝi ricevis privilegiojn de mejla, bierkuireja kaj gorĝa rajtoj. Pro rezistmovado kaj rifuzo de obeemo kaj al Ferdinando la 1-a en 1547 kaj al Ferdinando la 2-a en 1620 Polička estis sankciigita kaj ĝi estis senigita de la privilegioj. Vico da loĝantoj elmigris en tempo post batalo sur Blanka monto. Tradician vivtenadon alportis al la urbo tolproduktado kaj komerco. En Polička estis du bierfarejoj. Nova tradicio fariĝis ŝuindustrio, maŝinindustrio kaj viandindustrio.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 531
18805 746
18905 691
19006 163
19106 453
19216 216
JaroLoĝantoj
19307 276
19506 451
19616 863
19707 266
19808 972
19918 987
JaroLoĝantoj
20019 187
20148 870
20168 783
20178 746
20188 751
20198 748
JaroLoĝantoj
20208 813
20218 622
20228 710
20238 910

Vidindaĵoj redakti

La historia kerno de la urbo havas regulan elipsan bazplanon kun proporcie regula reto de stratoj, konsistantaj el strato ronda, granda kvadrata placo kaj proksimume rektangule tranĉanta sin sistemo de stratoj. Jam en la 2-a duono de la 14-a jarcento Polička estis pavimita kaj en la placo konstruita urbodomo kun trietaĝa turo. Ĉirkaŭ la placo staris unue domoj lignaj, iom post iom anstataŭigataj per domoj renesancaj ŝtonaj. Samtempe komenciĝis konstruado de remparoj. Kvar urbaj pordegoj kun turoj estis ŝirmataj per fortikigita antaŭpordegejo – barbakano, al kiu ligis falponto. Koneksa remparzono, ĉirkaŭbaranta kun 19 bastionoj la historian kernon de la urbo, apartenas kun sia longeco 1 220 m inter plej konservintajn en Eŭropo, la pordegoj estis en la 19-a jarcento detruitaj.

La ĉefa urba preĝejo - preĝejo de Sankta Jakobo, konstruita en 1265 kaj plurfoje rekonstruita ĝis nuna novgotika aspekto, havas 63 metrojn altan turon, el kiu proponiĝas bela panoramo de la tuta urbo kaj ĉirkauaĵo. En ĝi en 1890 naskiĝis kaj sian infanaĝon travivis muzikkomponisto Bohuslav Martinů.

Origina gotika aspekto konserviĝis ĉe preĝejo de sankta Mikaelo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1580, konstruita kiel tombeja, kun krutaj frontonoj kaj ogivaj fenestroj. Samtempe kun la preĝejo estis konstruita ankaŭ prisma sonorilejo en orienta parto de tombejo. En tiu ĉi malnova tombejo estas familia kripto, en kiun estis post transporto el Svislando enkriptigita komponisto Bohuslav Martinů.

Pluaj fotoj redakti

Esperanto redakti

En Polička okazis je la 9-a de novembro 2013 regiona renkontiĝo, detaloj ĉi tie. Inter la 22-a kaj 24-a de septembro 2007 la urbo estis gastiganto de la konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti