La Polikarpov R-5 estis soveta biplano, produktita en la 1930-aj jaroj en ĉ. 7.000 ekzempleroj kaj estis – krom la Po-2 – la plej uzata tipo en la Sovetunio.

R-5 dum flugo

Nikolaj Polikarpov ekplanis la aviadilon jam en ĉ. 1925, la flugprovoj okazis de aŭtuno de 1928 ĝis komence de 1929. La seria produktado komenciĝis en 1931 kaj finiĝis en 1937. La R-5 estis robusta kaj fidebla aviadilo.

La R-5 estis provita en ĉiuj konfliktoj kaj militoj de la Sovetunio, de la hispana enlanda milito ĝis la japana-rusa limkonflikto akj kompreneble dum la dua mondmilito (ĝis 1944). Lastfoje ĝi servis kiel sanitara kaj interkonekta aviadilo. Pluaj taskoj estis la evakuado (en arkta regiono), skoltado, bombado.

La Aeroflot uzis R-5 sub nomo PR-5 kiel pasaĝeran kaj ŝarĝotransportan aviadilon.

Versioj redakti

Nomumo Proprecoj
R-5Ŝ    batalavidilo ekde 1931
R-5T    torpedoaviadilo produktita 1933-1935
R-5a
(MR-5)   
naĝ-aviadilo (1931).
SSS
(R-5S)   
1934-35, kun motoro M-17F
R-Z    kun motoro Mikulin AM-34N
PR-5    transporta aviadilo ekde 1936 kun fermita pilotejo kaj pasaĝerejo kun 4 sidejoj.
ARK-5    hejtita pilotejo por arkta uzado, ekde 1935, kun plusaj fuelujoj, rezervujoj
R-5D    longtempa rekordo
R-5 Jumbo
(ED-1)   
eksperimenta konstruo kun pligrandiĝanta observa kabino por 2 personoj.
P-5
(P-5bis)   
civila versio, uzata ĉe Aeroflot aŭ por prizorgo de arktaj bazoj.

Teknikaj datenoj redakti

Mezuro Datenoj
Konstruktoro    Nikolaj Polikarpov
Konstrujaroj    1931-1937
Longo    10,56 m
Enverguro    15,50 m
Alto    3,60 m
Flugila surfaco    50,2 m²
Motoro    akvomalvarmigita seria motoro M-17 (licenco BMW VI)
Povumo    367 kW
Maksimuma rapido    210 km/h en terproksimo
228 km/h en alto de 3.000 m
Altiĝa tempodaŭro    2,1 min. je 1.000 m
17 min je 5.000 m
Maksimuma flugalto    6.400 m
Atingopovo    800 km
Malplena maso    1.969 kg
Starta maso    2.955 kg
Skipo    2 pilotoj/observistoj
Armiloj    unu fiksa 7,62-mm-a MG PV-1 tra la motoro
unu-du movebla 7,62-mm-a MG DA sur afusto en observa stato
bomboj ĝis 500 kg sub la flugiloj