Polyniko (greke Πολυνείκης, latine Polynices) laŭ la helena mitologio estas la plej aĝa filo el la senscie incesta geedzeco inter Edipo kaj Jokasta. Li havas unu fraton, Eteoklo, kaj du fratinojn, Antigona kaj Ismena. Kiam Edipo estas blasfeme ofendata de siaj du filoj, li malbenas la du fratojn.

Poliniko
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Nacieco Tebo
Patro Edipo
Patrino Jokasta
Gefratoj IsmenaAntigonaEteoklo
Edzo/Edzino Argea
Infanoj Tersandro • Adrastus • Timeas
vdr

Samkiel Edipo kaj pluraj aliaj familianoj, ankaŭ Poliniko laŭ la mitologio iĝis viktimo de malbeno de la familio Labdakidoj. Post kiam la reĝo Edipo persekutite devis foriri el la greka urbo Tebo, ĉefurbo de la regno Beotio, estis interkonsentite ke la fratoj Eteoklo kaj Poliniko alterne dum po unu jaro estu reĝo de la regno. Post lia unua reĝa jaro, Eteoklo rifuzis transdoni la reĝecon al sia frato. Poliniko foriris al la greka urbo Argo, ĉefurbo de la greka regno Argolando sur la duoninsulo Peloponezo, kaj tie kolektis armeon por konkeri Tebon kaj perforte preni la reĝan postenon, je kiu li rajtis. Ekestis arda batalo pri la urbo: Ĉe ses el la sep pordegoj de la fortika ĉirkaŭurba remparo, venkis la soldataro de Eteoklo, kaj ĉe la sepa pordego la du fratoj en persona interbatalo mortigis sin reciproke.

Entombigo redakti

Post kiam Eteoklo kaj Poliniko estis mortaj, Kreono transprenis la regadon de la urbo. Li ordonis, ke Poliniko kaj liaj kunbatalintoj mortintaj ne rajtis esti entombigitaj. Por certigi tion, li ordonis al soldatoj gardi la kadavrojn. Laŭ la tiama greka kredo tiumaniere la animoj de la mortintoj ne trovus ripozon kaj restus eterne malbenitaj.

 
Eteoklo kaj Poliniko forportiĝas, post kiam ili reciproke mortigis sin.

Antigona ne povis elteni tian sorton de la frata animo, kontraŭordone tamen provis entombigi la fraton kaj estis kaptita dum la provo. Kvankam Antigona estis la fianĉino de Hajmono, la filo de Kreono, la nova reĝo ordonis, ke ŝi estu vive entombigata, pune al la malobeo. La fratino de Antigona, Ismena, sekve deklaris ke ŝi helpis al la fratino kaj postulis la saman sorton ankaŭ por si mem. La grekaj dioj pere de la blinda profeto Tiresias esprimis sian malkontenton pri la decido de Kreono, kio konvinkis lin revizii sian decidon kaj mem entombigi Polinikon. Antigona tamen intertempe estis memmortiginta sin, por ne esti vive entombigata. Kiam Kreno alvenis ĉe la tombo de Antigona, lia filo Hajmono atakis la patron kaj sekve memmortigis sin, kaj kiam la edzino de Kreono eksciis pri la morto de sia filo, ankaŭ ŝi finis sian vivon.