La poliodono (Polyodon spathula) estas aktinopteriga fiŝo el la familio de la Poliodontedoj (Polyodontidae), ordo de la Acipenseroformaj (Acipenseriformes). Ĝi povas fariĝi 2 metrojn longa kaj pezi pli ol 80 kilogramojn. La plej alta registrita aĝo estas 55 jara. Ĝi estas la ununura specio el la Poliodontedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Poliodono
Polyodon spathula
Polyodon spathula

Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Acipenseroformaj Acipenseriformes
Familio: Poliodontedoj Polyodontidae
Genro: Poliodono Polyodon
Walbaum, 1792
Polyodon spathula
Duméril & Bibron, 1851
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vivmedio redakti

La poliodono troviĝas en la fluejo de grandaj riveroj (pli oj 6 metrojn profundaj) tiaj kiel Misisipio kaj en la Grandaj lagoj de Nord-Ameriko. Ĝi nutras sin ĉefe per planktono, kiun ĝi kaptas per naĝado kun malfermita buŝo tuj sub la akvosurfaco. Pro troa kaptado, akvomalpuriĝo kaj la konstruo de akvobaraĵoj la nombro ege malpliiĝis.

Eksteraj ligiloj redakti