Politika ĝusteco (ofte adjektive uzata: politike ĝusta, angle Political Correctness [pəˈlɪtɪkəl kəˈrɛktnɪs] kaj politically correct, mallonge PC, P.C. kaj pc) estas politika frapvorto, kiu originas el anglalingvaj landoj kaj estas intertempe ankaŭ uzata alilingve. Ĉi tiu aliro neas vortajn esprimojn de seksismo, maljuneco, antisemitismo, islamofobio, rasismo, homofobio, bifobio, transfobio, ktp. Tiuj, kiuj postulas politikan ĝustecon, vidas ĝin kiel rimedon de socia ŝanĝo kaj ĝiaj kritikantoj vidas ĝin kiel malobservon de homa libereco kaj la eblon de libera kaj aŭtentika diskurso.

Signo ĉe la enirejo al necesejoj miksitaj, t.e. utilizata per ĉiuj genroj

En la 1970-aj jaroj la usona nova maldekstro reenkondukis tiun ĉi esprimon, kiu estas rekta reuzo/traduko de la marksisma esprimo (ruslingve: "политически правильный", politike ĝusta) vaste uzata ekde la tempo de la rusia revolucio de 1917, kun minimume ŝovita emfazo: por indiki '"lingvon, politikon aŭ mezurojn, kiuj celas eviti delikton aŭ malavantaĝon al membroj de specifaj grupoj en la socio"[1]. La esprimo politike ĝusta estiĝis en la Afrikusona Civilrajta Movado, provante efiki kontraŭ la diskriminacion de malplimultoj per Seksneŭtrala lingvaĵo.

En iuj rondoj en Usono, politika ĝusteco estas konsiderata fera regulo de la nuntempa lingvo, do ekzemple ne parolu aŭ skribu la malestiman krom- kaj moknomon Nigero (angle, Nigger), eĉ ne kiel negativan ekzemplon, sed anstataŭ diru "La N-vorto". Simile iuj zorgas paroli kontraŭ GLAT-oj aŭ kritiki judojn kaj islamanojn. Ĉi tiu tendenco estas aparte forta en universitatoj kaj inter altkleruloj. Aliflanke, la aliro al politika korekteco malpli oftas en populara diskurso, kiu foje eĉ kontrastas kaj mokas tiu ĉi tendenco.

La efiko de politika ĝusteco sur la lingvo estas esprimita en la disvolviĝo de neŭtrala skribmaniero, kiu preterlasas la bezonon trakti la nekonatan socian sekson de nespecifa persono, la adresito, do sen atribui apartan sekson al tiu persono. Unu el la oftaj kaj tre trafaj ekzemploj de la lingva kaj socia ŝanĝo okazinta per la politika ĝusteco, estas demonstrata per fama malferma frazo en la usona televida serio Star Trek. En la originala serio elsendita en 1966–1969, estis dirita de kapitano James Kirk (William Shatner) la frazo: "Kien neniu viro iris antaŭe" (angle "Where no man has gone before"). En la posta serio, Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio, de la 1990-aj jaroj, kapitano Jean-Luc Picard (Patrick Stewart) diras la politike ĝustan version de la jam tre konata frazo: "Kien neniu iris antaŭe" (angle "Where no one has gone before").

Ofte oni trovas la eldiron uzata en la nea senso, ke io estas “politike neĝusta”. Per tiu vortumo oni volas atentigi, ke estis tuŝita tabua sfero aŭ ke iu eldiro aŭ ago kontraŭas ies senton aŭ insinuon pri justeco kaj juro.

Post longa disputado politika kaj socia, En 2018 la Kanada Parlamento voĉdonis ŝanĝi la nacian himnon, per unu vorto ĉe la tria linio, por igi ĝin sekse egala.

Kritiko kaj kontraŭo redakti

En la 1990-aj jaroj la politika dekstro en Usono reprenis la sloganon kaj uzis ĝin kiel kritikon de la “politike ĝusta lingvo” kun signifo implicanta cenzuron kaj limigon de la parollibero. Poste ankaŭ konservativuloj en Eŭropo reprenis ĉi tiun kritikon.

Ĝi signifas – preskaŭ ĉiam por denunci ĝin – sintenon de politikistoj kaj amaskomunikiloj, kiu konsistas en ekscesa maltroigo de esprimoj kiuj povus ofendi iun homan kategorion, ekzemple seksan aŭ rasan malplimulton.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Meghan Oretsky, Staff Pick Premiere: don’t call it a “turk shop”, La Vimeo Blogo, la 12-an de septembro 2018.