Politika Strukturo de Panamo

Panamo estas respubliko, regita per konstitucia demokratio ekde la jaro 1903. Inter 1968 kaj 1989 regis la landon la militistoj Omar Torrijos kaj Manuel Noriega. Dum tiu periodo estas informoj ke pli ol cent homoj estis malaperigitaj, murditaj kaj torturitaj ĉar ili kontraŭstaris la laŭvican diktatoron. En 1989 la usona armeo milite invadis Panamon kaj ĉesigis la diktatorecon, sed samtempe pereigis ĉirkaŭ tri mil panamanojn, multajn el ili ne-batalantojn. Post la usona invado, la demokratie elektita prezidento Guillermo Endara plifortigis demokration en la lando.

La panama registaro konsistas el tri organoj: la ekzekutiva, la leĝodona kaj la justica povoj. En la panama registaro ne ekzistas ĉefministro. La estro de la ekzekutiva povo estas la prezidento (do la reĝimo estas Prezidenta respubliko). La nuna prezidento estas Martín Torrijos; la antaŭa estis Mireya Moscoso, vidvino de fama politikisto Arnulfo Arias, tri fojojn prezidento de la lando. Dum la lastaj tri jaroj de regado de prezidentino Moscoso, la tri povoj de la estraro ricevis seriozajn akuzojn pro ŝajna korupto. Tamen, strukturaj problemoj kaj manko de politika travidebleco malebligas la esploradon de la multaj grandaj skandaloj pri koruptado, kiuj makulas la fidon al la estraro.