Politika geografio

Politika geografio estas fako de geografio (duarange ankaŭ de politologio) kiu konsistas en la studo kaj de la spacaj rezultoj de la politikaj procezoj kaj dee la vojoj per kiuj politikaj procezoj estas ili mem influitaj de la trajtoj de la spacaj strukturoj. Konvencie, por la celoj de analizo, politika geografio adoptas tri-skalan strukturon kun la studo de la ŝtato centre, la studo de internaciaj rilatoj (aŭ geopolitiko) super tiu, kaj la studon de partikularaj lokoj (regionoj, urboj ktp) sub tiu. La unuarangaj studobjektoj de la subfako povas estis resumitaj kiel inter-rilatoj inter popoloj, ŝtatoj kaj teritorio.

NATO-kunveno en 2002.

Studobjektoj redakti

Partikulare, la nuntempa politika geografio ofte konsideras jenon:

  • Kiel kaj kial estas la ŝtatoj organizataj en mondoregionaj grupigoj, kaj formale (ekz. la Eŭropa Unio) kaj neformale (ekz. la Tria Mondo, Latinameriko ktp.)
  • La rilatoj inter ŝtatoj kaj ties iamaj kolonioj, kaj kiel tiuj estis disvastigitaj historie, por ekzemplo pere de novkoloniismo
  • La rilatoj inter registaro kaj ties popolo
  • La rilatoj inter ŝtatoj pere de la internacia komerco kaj de la traktatoj
  • La funkcioj, limigoj kaj politiko de landlimoj (ekz, post mondmilitoj)
  • Kiel imagitaj geografioj havas politikajn rezultojn (teritoriaj postuloj, Antarkto ktp.)
  • La influo de la politika povo sur la geografia spaco
  • La politikaj influoj de modernaj amaskomunikiloj (ekz. radio, televido, ICT, Interreto, sociaj retoj)
  • La studo de balotrezultoj (balotgeografio)

Notindaj politikaj geografoj redakti

Bibliografio redakti

  • Bakis H (1987) Géopolitique de l'information Presses Universitaires de France, Paris
  • Harvey D (1996) Justice, nature and the geography of difference Oxford: Blackwell ISBN 1-55786-680-5
  • Johnston RJ (1979) Political, electoral and spatial systems Oxford: Clarendon Press ISBN 0-19-874072-7
  • Painter J (1995) Politics, geography and 'political geography': a critical perspective London: Arnold ISBN 0-340-56735-X
  • Pepper D (1996) Modern environmentalism London: Routledge ISBN 0-415-05744-2
  • Ratzel F (1897) Politische Geographie, Munich, Oldenbourg
  • Sack RD (1986) Human territoriality: its theory and history Cambridge: Cambridge University Press ISBN 0-521-26614-9