Politiko de Barato

Politiko de Barato evoluas en la kadroj de federacia parlamenta demokratia laika respubliko, kie la ĉefministro de Barato estas la ĉefo de la registaro. Barato havas plurpartian sistemon kaj estas la plej granda ŝtato de la mondo, kie funkcias demokratia sistemo kun rekta elekteblo de la leĝodonaj kaj plenumaj postenuloj.

Registaro estas la plenuma potenco. Federacian leĝodonan potencon reprezentas kaj la registaro, kaj la duĉambra parlamento de Barato. Juĝado estas sendependa de la plenuma kaj la leĝodona potencoj. La centra registaro de Barato estas simila al la respektiva brita sistemo. Rolo de la centro en politiko de la ŝtato estas pli granda ol en aliaj federaciaj, kiel Usono. La nacia registaro, ekzemple, rajtas disigi lokajn registarojn en multaj okazoj kaj eĉ enkonduki rektan elcentran regadon ("Prezidenta regado").

Konstitucio de Barato redakti

La Konstitucio de Barato markas la ĉefan kadron en kiu disvolviĝas la politiko de la lando. Ĝi deklaras ke Barato estas suverena socialista laika demokrata respubliko, kiu certigas al siaj civitanoj la justecon, egalecon kaj liberecon.

Ĝi estis aprobita de la Konstitucia Asembleo de Hinda Unio la 26-an de novembro de 1949, kaj fariĝis oficiala la 26-an de januaro de 1950. Tiu 26-a de januaro estas festata en Barato kiel Tago de la Respubliko.

Ĝi estas konsiderata la plej longa skribita konstitucio de ajna lando de la mondo, kun 395 artikloj.

Divido de la povo redakti

Barato estas demokrata lando, kun divido de taskoj inter la plenuma, leĝdona kaj juĝa povoj. Krome, ekzistas divido de taskoj inter la centra registaro kaj la subŝtatoj.

La Prezidento de Barato havas ĉefe reprezentan kaj ceremonian rolon. Ĝi estas elektita, kun la vicprezidento, de speciala Kolegio. La nuna (de 2007) prezidento estas Pratibha Patil

La ĉefa plenuma povo apartenas al al registaro, estrata de ĉefministro. Ĝi estas elektita de la Parlamento. La nuna ĉefministro de Barato estas Manmohan Singh.

La Parlamento estas dukamera. La alta Kamero estas la Rajya Sabha (Konsilio de la Ŝtatoj), dum la ĉefan leĝdonan povon havas la Lok Sabha (Kamero de la Popolo).

La Lok Sabha estas formata de 545 membroj.

Politikaj partioj redakti

Barato estas plurpartia ŝtato, kie agas multaj tutlandaj kaj lokaj partioj. Loka partio povas iĝi majoritata en sia subŝtato kaj ekregi la subŝtaton.

Dum granda parto de sia historio, Barato estis regita de la partio Barata Nacia Kongreso. Ĝi estis fondita multe antaŭ la sendependeco de la lando, kaj estis dum longa tempo konsiderata kvazaŭ simbolo de tiu ĉi. Ĝi estis dum longa tempo estrata de anoj de la familio Nehru-Gandhi, tio estas, de la unua ĉefministro Jawaharlal Nehru, lia filino Indira Gandhi, kaj ties filoj Rajiv kaj Sanjay, bofilino Sonia kaj nepoj.

La Kongreso regis la centran registaron preskaŭ seninterrompe ĝis 1977. Inter tiu jaro kaj 1980, koalicio estrata de la Janata Party venkis en la balotoj. Nova malvenko de la Kongreso okazis en 1989, fare de la Janata Dal, kiu nur konservis al povon dum du jaroj.

Inter 1996 kaj 1998, ekzistis pluraj ŝanĝoj, kun venko unue de la dekstra hindunaciista partio Bharatiya Janata Party (BJP) kaj poste de la maldekstra koalicio Unuiĝinta Fronto. En 1998, la BJP formis la nacian Demokratan Aliancon kun aliaj lokaj partioj, kaj regis dum la tuta 5-jara periodo.

En la lastaj balotoj, en 2004, la Kongreso, estrita de Sonia Gandhi, venkis surprize, kaj, apogite de pli malgrandaj maldekstraj partioj, sukcesis formi registaron.

La 22-an de majo de 2004, la siko Manmohan Singh de la Barata Nacia Kongreso, estis nomumita ĉefministro de Barato.

Religiaj konfliktoj redakti

Barato enhavas plurajn religiajn komunumojn, el kiuj plej grandaj estas la hinduistoj kaj islamanoj. La hinduisma naciismo kreskis post enposteniĝo en 2014 de la ĉefministro Narendra Modi, kies Partio de la Popolo de Barato havas ekstreme naciisman karakteron, favorante la hinduisman komunumon. Tio kaŭzis plian streĉiĝon de rilatoj inter la religiaj komunumoj.

En decembro 2019 estis aprobita nova leĝo pri civitaneco, kiu ebligis ricevi la baratan civitanecon al enmigrintoj el apudaj Bangladeŝo, Pakistano kaj Afganio, inkluzive de hinduoj kaj kristanoj, sed ne al islamanoj. Islamanoj forte kritikis la leĝon kiel diskriminacion kaj ekis amasajn protestojn, foje perfortajn.

Vidu ankaŭ redakti