Politiko de Tanzanio

Tanzanio estas federala respubliko, kie la prezidento estas samtempe la ŝtatestro kaj registarestro.

La reĝimo estas parlamenta, kaj multpartia.

Politika kunteksto redakti

La kontinenta parto Tanganjiko iĝis sendependa en 1961 kaj fariĝis membro de la UN. Unu jaron poste ĝi transformiĝis al respubliko sub gvido de prezidento Julius Nyerere, sed restis membro de la Brita Komunumo. Tanganjiko unuiĝis en 1964 kiel federacia ŝtato kun insulo de Zanzibaro (kiu estis brita protektorato ĝis 1963) kaj ŝanĝis la landonomon al Tanzanio.

La konstitucio de 1977 garantiis aŭtonomion de Zanzibaro (kaj la al ĝi apartenanta Pemba) ene de Tanzanio, sed la konstitucio rekonis nur sola leĝa politika partio la partion de Nyerere, la Tanzanian Revolucian Partion.

La reĝimo de Nyerere estis modelo de afrika vojo al socialismo, kiu baziĝas je ujamaa (familieco), je familiaj mastrumejoj kaj memvolaj kooperativoj. Tiu socia eksperimento malsukcesis - spite al la eksterlanda financa kaj teknika helpo.

Dum la 1970-aj, 1980-aj jaroj, la manko de la ekonomia efikeco, la kontraŭstaro de la kamparanoj, la koruptado, la prezoeksplodo de la importita nafto kaŭzis financan ŝuldiĝon de la lando. En 1985, la nova prezidento iĝis Ali Hassan Mwinyi (anstataŭ Nyerere). Mwinyi promesis malpliigon de la ŝtata rolo en la ekonomio, tiel esperante fluon de investoj kaj helpoj en la landon. La ekonomia krizo ne mildiĝis, sed alvenis amaso da rifuĝintoj el la najbaraj landoj.

La multpartieco alvenis en 1992, kiam estis leĝigitaj dek unu partioj. En 1994 okazis la unuaj plurpartiaj elektoj, kaj en ĝi venkis la Chama Cha Mapinduzi (Revolucia ŝtata partio, CCM).

En la prezidenta elekto de 2000 la kandidato de la CCM, Benjamin Mkapa, venkis siajn tri ĉefajn rivalojn per 71% de la balotoj. La CCM akiris 202 de la 232 seĝoj de la Parlamento. Abeid Amani Karume, filo de la antikva prezidento Abeid Karume gajnis la prezidentajn elektojn de Zanzibaro. Grandaj protestoj okazis post la balotoj

Nuntempe redakti

La nuna prezidento de Tanzanio, elektita per rekta baloto en 2005, estas Jakaya Kikwete de la partio Chama Cha Mapinduzi. La daŭro de la prezidanteco estas 5 jaroj.

La ĉefministron nomumas la prezidento. La nuna ĉefministro estas Edward Lowassa.

La Parlamento havas 274 seĝojn, el kiuj 232 elektitajn per direkta voĉdono, 37 rezervitajn al virinoj nomumitaj de la prezidento kaj 5 por reprezentantoj de la Parlamento de Zanzibaro.

Zanzibaro posedas gravan aŭtonomion por siaj propraj aferoj.

Prezidento en 2021 estas Samia Suluhu kaj vicprezidento Philip Mpango. Ĉefministro estas Kassim Majaliwa.

Vidu ankaŭ redakti