Politiko de Venezuelo

Laŭ la Konstitucio de la jaro 1999, Venezuelo estas federacia ŝtato, organizita kiel prezidenta Respubliko sub la nomo Bolivara Respubliko de Venezuelo (República Bolivariana de Venezuela)

La prezidento de Venezuelo estas samtempe ŝtatestro kaj registarestro. Plenuma povo estas ekzercata de la Prezidento. Leĝofara povo estas reprezentita de la Nacia Asembleo. La Konstitucio mencias tri kromajn branĉojn de la federacia povo: la juĝan, la civitan kaj balotan branĉojn.

Ĝenerala priskribo redakti

Aktuala Prezidento Hugo Chávez estis elektita en Decembro 1998 sur politika platformo kiu alstrebis la kreadon de Nacia Konstitucia Asembleo por redakti novan Konstitucion. La politika sistemo priskribita pli sube estas tiu, kiun difinis la Venezuela Konstitucio de la jaro 1999, kiu estis aprobita per populara referendumo en 1999 kaj ekvalidis post la 30-a de decembro 1999. Chávez estis reelektita en Decembro de 2006.

Plenuma branĉo redakti

La prezidento estas elektita per direkta kaj universala balotrajto. La oficperiodo estas ses jaroj, kaj prezidento povas esti reelektita nur unu solan sinsekvan terminon. La prezidento enoficigas la vicprezidenton. Li decidas la amplekson kaj komponaĵon de la registaro.

Nuna Jefe de Estado y de Gobierno: Prezidento, Hugo Chávez, de la 2-a de februaro de 1999

Nuna Vicepresidente: Vicprezidento, Jorge Rodríguez, de la 3-a de januaro de 2007

Leĝdona branĉo redakti

 
La sidejo de la Nacia Asembleo en urbocentra Karakaso.

La antaŭe duĉambra Venezuela leĝdona povo estis konvertita per la 1999 konstitucio al uniĉambra Nacia AsembleoAsamblea Nacional. La Nacia Asembleo havas 167 membrojn entute, kaj ili estas elektitaj per populara baloto al kvin-jaraj terminoj, kaj povas esti reelektitaj por maksimumo de du aldonaj terminoj). Ĉi tiuj leĝdonaj agentoj estas elektitaj per kombinaĵo de partia listo kaj unumembraj elektodistriktoj. Tri Asembleaj lokoj estas per leĝo rezervitaj por la indiĝenoj de Venezuelo. Lasta elekto al la Nacia Asembleo okazis je la 30-a de julio de 2005.

Leĝkrea procezo povas esti iniciatita de la plenuma branĉo, la leĝdona branĉo (ĉu komitato de la Nacia Asembleo aŭ tri membroj de tiu ĉi), la jura branĉo, la civitana branĉo (ombudsmano, prokuroro, kaj ĝenerala kontrolisto) aŭ per publika peto, subskribita de ne malpli ol 0.1% de registritaj voĉdonantoj. La prezidento povas peti al la Nacia Asembleo la rekonsideradon de pecoj de leĝoj kiujn ĝi konsideras malaprobindaj, sed simpla majoritato de la Asembleo povas kontraŭi ĉi tiujn kontraŭargumentojn.

Jura branĉo redakti

La jura branĉo estas kontrolita de la Suprema Tribunalo de Justico, kiu povas kunveni ĉu en specialigitaj ĉambroj (da kiuj estas ses) aŭ en plenkunsido. La anoj estas nomumitaj de la Nacia Asembleo kaj servas 12-jarajn terminojn. La jura branĉo ankaŭ konsistas de subaj tribunaloj, inkluzivantaj distriktajn, municipajn kaj unuainstancajn tribunalojn.

Venezuelo aboliciis la mortpunon en 1863, tiel ke ĝi estas la lando kie ĉi tiu praktiko estas eksterleĝigita el plej longa tempo.

Civitana branĉo redakti

La civitana branĉo konsistas el tri komponantoj: la ĝenerala prokuroro, la "defendanto de la popolo" aŭ ombudsmano, kaj la ĝenerala kontrolisto. La okupantoj de ĉi tiuj oficejoj, aldone al la plenumado de iliaj specifaj funkcioj, ankaŭ agas kolektive kiel la "Respublikana Morala Koncilio" por prezenti antaŭ la Suprema Tribunalo la agadojn kiujn ili opinias mallaŭregulaj, aparte tiujn kiuj atencas kontraŭ la Konstitucio. La respondeculoj de la "civitana povo" estas elektitaj por terminoj de 7 jaroj fare de la Nacia Asembleo.

Politikaj partioj kaj lastaj prezidentaj kaj parlamentaj elektoj redakti

La Nacia Voĉdona Konsilio estas respondeca por la organizado de elektoj en iuj ajn niveloj. Ĝiaj membroj estas ankaŭ elektitaj al sep-jaraj terminoj fare de la Nacia Asembleo.

La lastaj prezidentaj elektoj okazis en la 12-a de decembro de 2006 kun jenaj rezultoj:

Kandidatoj Voĉdonoj %
Hugo Chávez 7 309 080 62,84%
Manuel Rosales 4 292 466 36,9%
Luis Reyes 4 807 0,04%
Venezuela Da Silva 3 980 0,03%
Carmelo Romano Pérez 3 735 0,03%
Alejandro Suárez 2 956 0,02%
Eudes Vera 2 806 0,02%
Carolina Contreras 2 169 0,01%
Pedro Aranguren 2 064 0,01%
José Tineo 1 502 0,01%
Yudith Salazar 1 355 0,01%
Ángel Yrigoyen 1 316 0,01%
Homer Rodríguez 1 123 0%
Isbelia León 793 0%
Totalo (Partopreno 74,69 %) 11 790 397 100,0
Fonto: Nacia Voĉdona Konsilio: nuligitaj voĉdonoj: 160 245 (1,35% el la tuto)

Rezulto de la balotoj de la 4-a de decembro de 2005 al la Nacia Asembleo de Venezuelo:

Partioj Voĉdonoj por Listo % Seĝoj (de listo kaj nominala)
Movado Kvina Respubliko (Movimiento V [Quinta] República) 2 041 293 60,0 116
Por Socia Demokratio (Por la Democracia Social) 277 482 8,2 18
Patrio por Ĉiuj (Patria para Todos) 197 459 6,8 10
Komunista Partio de Venezuelo (Partido Comunista de Venezuelo) 94 606 2,7 7
LAGO 61 789 1,8 2
Venezuela Popola Unueco (Unidad Popular Venezolana) 46 232 1,4 1
Tupamaro 42 893 1,2 0
Popola Elekta Movado (Movimiento Electoral del Pueblo) 38 690 1,1 1
Sendependaj por Nacia Komunumo (Independientes por la Comunidad Nacional) 30 041 0,8 0
Sendependa Movado "Ni ĉiuj gajnas" (Movimiento Independiente Ganamos Todos) 25 710 0,8 1
MOBARE 200-4F (Mobare 200-4F) 22 995 0,7 0
Aktivula Civitana Movado (Movimiento Cívico Milititante) 21 012 0,6 0
MIGENTE 20 482 0,6 2
Radikala Kaŭzo (La Causa Radical) 18 960 0,6 0
Respublika Movado (Movimiento Republicano) 18 601 0,5 0
Unio por Homaj Rajtoj (Unión por Derechos Humanos) 18 208 0,5 0
Unu Nura Popolo (Un Solo Pueblo) 15 981 0,5 0
Justeco Unue (Primero Justicia) 15 939 0,5 0
MSN 14 139 0,5 0
Nova Popolo (Gente Emergente) 12 924 0,4 0
Socialista Ligo (Liga Socialista) 11 930 0,4 0
Partio Libera Vera (Partido Verdad Libre) 11 342 0,3 0
ASIS 10 515 0,3 0
Uniigita Movado de Indiĝenaj Popoloj (Movimiento Unido de Pueblos Indígenas) 10 493 0,3 1
UP 10 515 0,3 0
Movado por Socialismo (Movimiento al Socialismo) 9 118 0,3 0
Sendependa Organizita Fronto por Portuguesa (Frente Independiente Organizado por Portuguesa) 9 042 0,2 1
Labora Povo (Poder Laboral) 8 272 0,2 0
Demokratia Ago (Acción Democrática) 8 000 0,2 0
Nacia Aktiva Demokratia Organizaĵo (Organización Nacional Democrática Activa) 7 868 0,2 0
Agrokultura Agado 7 843 0,2 0
Popola Forto (Fuerza Popular) 6 885 0,2 0
COPEI (Copei - Partido Social Cristiano de Venezuela) 6 730 0,2 0
MIPN 6 213 0,2 0
MIPZ 6 058 0,2 0
MIRAG 5 808 0,2 0
Projekto Venezuelo (Proyecto Venezuela) 5 645 0,2 0
RZ2021 5 158 0,2 0
Patriota Unueco de Carabobo (Unidad Patriótica de Carabobo) 4 899 0,2 0
Rompu Breĉo (Abre Brecha) 4 599 0,2 1
Tuteca 3 398 567 167
Registritaj Voĉdonantoj 14 272 964 -
Voĉdonoj (% de registritaj elektantoj) 3 604 741 25 26
Validaj Voĉdonoj (%) 3 398 567 94,28
Malvalidaj Voĉdonoj (%) 206 174 5,72
Sindeteno (%) 10 668 223 74,74
Fonto: Nacia Elekta Koncilio de Venezuelo [1][rompita ligilo] kaj seĝoj laŭ Nacia Asembleo [2].

Federa sistemo redakti

Ĉefurbo: Karakaso

Venezuela organiziĝas en dudek tri federaj ŝtatoj, unu federa distrikto la federaj dependaĵoj konsttuitaj de 311 insuloj kaj insuletoj kaj la reklamita teritorio de Guayana Esequiba (disputita kun Gujano).

Ŝtatoj: Amazonas, Anzoátegui, Apure, Aragua, Barinas, Bolívar, Carabobo, Cojedes, Delta Amacuro, Falcón, Guárico, Lara, Mérida, Miranda, Monagas, Nueva Esparta, Portuguesa, Sucre, Táchira, Trujillo, Vargas, Yaracuy, Zulia

Partopreno en Mondaj organizaĵoj redakti

Anda komunumo (asociita membro), Caricom (observanto), CDB, ECLAC, FAO, G-3, G-11, G-15, G-19, G-24, G-77, IADB, IAEA, IBRD, ICAO, ICCt, ICC, ICRM, IFAD, IFC, IFRCS, IHO, Internacia Labor-Organizaĵo, Internacia Mona Fonduso, IMO, Intelsat, Interpol, IOC, IOM, ISO, ITU, ITUC, LAES, LAIA, Merkosudo, MINURSO, NAM, OAS, OPANAL, OPCW, OPEL, PCA, Rg, TeleSUR, UN, UNCTAD, Unesko, UNHCR, [Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Industria Evoluo|UNIDO]], UNIKOM, UNU, UPU, WCO, WFTU, Monda Organizaĵo pri Sano, WIPO, Monda Organizaĵo pri Meteologio, WToO, WTrO

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti